François Lemoyne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Amo kaj Psiĥo (1730s), Muzeo Czartoryski, Krakovo.
Tempo savanta Veron el Falseco kaj Envio (1737) kompletita la tagon antaŭ la memmortigo.

François LemoyneFrançois Le Moine (16884a de junio 1737) estis franca pentristo de la movado rokoko.

Li naskiĝis en Parizo. En 1701, kiam li estis 13jaraĝa, li eniris en la Académie royale de peinture et de sculpture. Li studis kun Louis Galloche kaj tie restis ĝis 1713. En 1711, Lemoyne ricevis la premion Prix de Rome. Li estis akceptita kiel membro de la Académie en 1718 kaj estis elektita profesoro en 1733.

La duko d'Antin (Louis-Antoine de Pardaillan de Grondin) estis la direktoro de la Reĝaj Konstruaĵoj kaj havis konkurencon en 1727 por historiaj pentristoj de la Akademio. Oni mendis 12 grandajn historiajn pentraĵojn. Lemoyne deviskunhavi la unuan premion kun sia konkurencrivalo Jean-François de Troy (Parizo 1679 - Romo 1752).

Lia laboro kaj talento, ĉefe ĉe Versailles, havigis al li la nomon de "nova Le Brun". Li iĝis Unua Pentristo de la Reĝo kaj laboris kun aliaj tiamaj artistoj, kiaj Nonotte, Gilles Dutilleul, Charles de La Fosse kaj Coypel. Tamen la troa kvanto da laboro, kortegaj komplotoj ĉe Versajlo, kaj lamorto de sia edzino portislin al frenezo. Li memmortigis en Parizo en 1737 per ponardado sin mem sep fojojn, ses monatojn post la finigo de la plafonaj pentraĵoj ("L'apothéose d'Hercule") en la Salono de Herkulo en la granda apartemento de la reĝo. Ĉe lia morto, la modo de grandaj alegoriaj plafonoj malaperis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Cours sur la peinture du XVIIIe, 2006, Université Nancy 2
  • Xavier Salmon : François Lemoyne à Versailles, Gourcuff, Paris 2001, ISBN 2-909838-57-9
  1. Jean-Luc Bordeaux, Francois Le Moyne (1688-1737) and His Generations, publikigita en 1984-1985 kun Getty Trust kaj Louvre Arthena. (reviziita de Philip Conisbee en Burlington Magazine en 1985.)