Fran Janjiĉ
Aspekto
(Alidirektita el Fran Janjić)
Fran Janjiĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1906 |
Morto | 21-an de februaro 1992 (85-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Kroatio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Fran JANJIĆ (naskiĝis 1907 - mortis la 21-an de februaro 1992 en Zagrebo) estis kunfondinto de la kontraŭ-tuberkoloza dispensaria servo en Kroatio kaj dum longa tempo fakdelegito de UEA pri ftizologio.
Junaĝe li aperigis beletrajn tradukojn el la kroata, i.a. en Literatura Mondo, kaj la romano Ano de l'ringludo de D.Šimunović povis publikiĝi en la ĉina pere de lia esperantigo. Li instruis Esperanton ĉe la Zagreba Universitato.
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Hasanagaino (bosnia muzulmana popolbalado, 1975)
- Ŝimunoviĉ, Dinko: Ano de l' ringludo (Leipzig: Hirt, Esperanto-Fako, 1926. - 85 p.)