Fran Janjiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fran Janjiĉ
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1906 (1906-11-30)
Morto 21-an de februaro 1992 (1992-02-21) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Fran JANJIĆ (naskiĝis 1907 - mortis la 21-an de februaro 1992 en Zagrebo) estis kunfondinto de la kontraŭ-tuberkoloza dispensaria servo en Kroatio kaj dum longa tempo fakdelegito de UEA pri ftizologio.

Junaĝe li aperigis beletrajn tradukojn el la kroata, i.a. en Literatura Mondo, kaj la romano Ano de l'ringludo de D.Šimunović povis publikiĝi en la ĉina pere de lia esperantigo. Li instruis Esperanton ĉe la Zagreba Universitato.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Hasanagaino (bosnia muzulmana popolbalado, 1975)
  • Ŝimunoviĉ, Dinko: Ano de l' ringludo (Leipzig: Hirt, Esperanto-Fako, 1926. - 85 p.)