Franc-Germana Brigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franc-Germana Brigado
emblemo
brigado • multinational military formation
Komenco 2-a de oktobro 1989 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Müllheim
Moto Le devoir d'excellence
Dem Besten verpflichtet
Filioj Q2891000 • 1st Infantry Regiment • 291st light infantry battalion • Q953397Q43847921 • 3rd Hussars Regiment vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Franc-Germana Brigado (france Brigade Franco-Allemande, germane Deutsch-Französische Brigade) estas komuna brigado de la Bundeswehr (la germana armeo) kaj la Franca Terarmeo [1]. La brigado plenumas multnaciajn taskojn servante ambaŭ landojn. Ĝia patrinbazo estas en Mülheim en Germanio, kaj ĝiaj komandantoj estas alterne francaj kaj germanaj generaloj.

La brigado estas inkluzivita en la kadro de Eŭrokorpo, kaj estas konsiderita la nukleo de sia potenco [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Franco-germana Brigada parado en Reims en honoro de la 50a datreveno de Franco-germana amikeco.

La decido establi la brigadon estis farita en pintkonferenco de franca prezidento François Mitterrand kaj germana kanceliero Helmut Kohl en 1987. La brigado mem estis oficiale establita la 2-an de oktobro 1989. La bazo de la brigado estas en la grandurbo de Mielheim en Germanio, kaj ĉiuj ĝiaj trupoj situas en tiu areo. La komandantoj de la forto estas alterne germanaj kaj francaj generaloj. En 2009, unu el la germanaj batalionoj de la brigado estis postenigita proksime de Strasburgo. Tio estas la unua fojo ekde la Dua Mondmilito ke germana trupo estas postenigita en Francio [3]. En 2014, Francio sciigis ke ĝi resendis unu el siaj regimentoj de Germanio [4]. Tiu paŝo signife reduktis la forton de la brigado, sed reduktis la ĉeeston de francaj trupoj en Germanio (kiuj estis tie ekde la fino de la Dua Mondmilito) al nur 500 homoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franco-German Brigade. Arkivita el la originalo je 2008-02-20. Alirita 2008-02-23. Arkivigite je 2008-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Geschichte (germane). Arkivita el la originalo je 12 December 2007. Alirita 13 February 2008. Arkivigite je 2007-12-12 per la retarkivo Wayback Machine
  3. "German battalion to be stationed in France", 7 February 2009.
  4. Agence France-Presse (31 October 2013) France Dissolves Symbolic Regiment Based In Germany. Space War. Space Media Network.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]