Frances Allitsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frances Allitsen
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1848 (1848-12-30)
Morto 1-an de oktobro 1912 (1912-10-01) (63-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Mary Frances ALLITSEN (la 30an de decembro 1848 – la 1an de oktobro 1912) estas pseŭdonimo Mary Bumpus [1], kiu estis angla komponistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frances Allitsen ĉe ŝia usona tureno
Frances Allitsen ĉe la piano.

Ŝi naskiĝis en Londono, kaj pasigis solecan infanaĝon en malgranda angla urbo. Kvankam ŝi frue interesiĝis pri literaturo kaj frue kelkaj verkoj aperis en revuoj, baldaŭ ŝi turnis sin al muziko [2]. Male al la ĉarma mildeco de ŝiaj pli postaj komponaĵoj, la unuaj improvizaĵoj estis milit-baladoj per kiuj ŝi amuziĝis ĉe la piano.

Ŝi volis esti profesia kantistino, kaj malgraŭ la kontraŭa opinio sia tuta familio [3], kiu forte ŝimulis ŝin, ŝi eĉ partoprenis kiel kontralto -La Lasta Judgment (The Last Judgement) ĉe recitalo en Kilburn [4]. Bedaŭrinde ŝi perdis sian voĉon kaj ŝi devis fini sian kantad-karieron kaj dediĉi sin al voĉtrejnado kaj al kantverkado.

Familiaj problemoj, malsanoj kaj morto forigi ŝian artan inklinon de ŝia menso; tro da streĉo eĉ postlasis seriozan malsanon sur ŝi kaj nur post jaroj Mary pensis denove pri komponado. Ŝi reprenis siajn muzikajn studojn kun persistemo dum ŝi instruis kantadon por subteni sin.

Fine ŝi sendis kelkajn manuskripton al Thomas Henry Weist-Hill, de la Guildhall Music School. Weist-Hill rekonis ŝian talenton kun la aldona bedaŭro per la troa prokrasto por komenci seriozan studon [5].

Kuraĝigite de lia aprobo kaj malgraŭ la opinio pri la malfruo de ŝia decido, ŝi venis al Londono por dediĉi sin (por la unua fojo) al serioza studo de komponado.

Nova malhelpo aperis, kiam ŝi, finite siajn studojn kaj verkinte diversajn pecojn, devis diskonigi sian laboron. Ŝi estis hontema kaj nekapabla antaŭenpuŝi sian karieron. Tamen, ŝi havis la kapablon gajni amikojn per sia trankvila mildeco, kio bonŝance, donis al ŝi la mankantan kvaliton.

Iom post iom la tiamaj sukcesaj kantistoj Miss Clara Butt, Mr Hayden Coffin, Miss Esther Palliser and Miss Ada Crossley, kune kun kelkaj aliaj, kantis ŝiajn kanzonojn kiuj altiris la ĝeneralan atenton.

Mary Frances Allitsen publikigis pli ol du librojn en multoblaj stiloj. Ŝia unua sukceso estis " Old English Love Song ", sed la plej sukcesa estis "Kanto de Rikoltfesto", " Mary Hamilton ", " False or True ", kaj aliaj kiuj ricevis grandajn laŭdojn. Ŝia patriota kanto, " There is a Land " , estis vaste kantata dum la Sud-Afrika Milito (1899). Ŝi ankaŭ verkis psalmojn el kiuj la plej populara estis adapto de Psalmo 27, "La Sinjoro estas mia lumo" (The Lord is My Light) [6].

Krom verki kanzonojn, ŝi estis ankaŭ majstro de orkestra tekniko. Dum la 1880-aj jaroj ŝia plej grandaj Ballet Suite por orkstro, romantikan operon Bindra the Minstrel , du uverturojn por grandaj orkestroj titolitaj Slavonique kaj Undine . Krome estis prezentitaj de la Reĝa Artilerio-Grupo kaj la orkestro de la Kristalpalaco, funebra marŝo, tarantello kaj kantato. Kaprico, sonato ankaŭ konata kiel pianisto Vladimir de Pachmann.

Pachmann diris " Fraŭlino Allitsen posedas kvar talentojn por komponado: originalecon, imagon, senton kaj gracion. "

Frances Allitsen plej sukcese turneis en Usono kien ŝi vojaĝis por reklami ŝian muzikon. Pluraj famaj usonaj kantistoj faris vere belajn interpretojn de ŝia muziko . Tie ŝi estis intervjuita de la revuo Etude, kaj la revuo Strand Musical Magazine notis ke ŝi montris " dramecan talenton kaj virecon " en kelkaj el kelkaj komponaĵoj. Frances Allitsen ricevis la plej grandan parton de sia enspezo de siaj usonaj eldonoj, ŝi neniam maltrafis okazon esprimi sian dankmon per la materia stimulo, kiun tiu lando donis al ŝia laboro.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 188 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • "Adieu! Love" (1895)[7]
  • "The Lord is My Light" (1897)
  • "There's a Land" (1897) vortoj de Charles MacKay[8]
  • "Like Violets Pale" (1898) vortoj de James Thomson[9]
  • Album of Eight Songs (1900) vortoj de Heinrich Heine[10]
  • "Afterward" (1901)[11]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Fuller, Sophie. The Pandora Guide to Women Composers: Britain and the United States, 1629–Present. London: Pandora, 1994. Print.
  • Fuller, Sophie. Women Composers During the British Musical Renaissance, 1880-1918. , 1998. Print.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oxford Dictionary of National Biography
  2. "Popular Lady Composers" (Jul–Dec 1895) Strand Musical Magazine p.251, London
  3. William Armstrong (April 1902) "Three English Women Composers", The Etude, Volume 20, Issues 1-6, p.127, Philadelphia, PA
  4. The Musical Standard (1879) p.400
  5. William Armstrong (April 1902) "Three English Women Composers", The Etude, Volume 20, Issues 1-6, p.127, Philadelphia, PA
  6. "The Lord is My Light" (1897) Boosey & Company, London
  7. "Adieu! Love" (1895) Willcocks & Company, Ltd.
  8. "There's a Land" (1897) Boosey & Company, London
  9. "Like Violets Pale" (1898) Boosey & Company, London
  10. Album of Eight Songs (1900) G. Schirmer, New York
  11. The Expository Times (1901)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]