Francis Cockfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Francis Cockfield [prononco "Ko'fild"], naskiĝinta la 28-an de septembro 1916 kaj mortinta la 8-an de januaro 2007, estis brita politikisto. Li inter alie estis komisaro kaj vicprezidanto en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn interna merkato kaj impostoj. Francis Cockfield estis membro de la Konservativa Partio de Britio.