Saltu al enhavo

Francisco Navarro Villoslada

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Navarro Villoslada
Persona informo
Francisco Navarro Villoslada
Naskonomo Francisco de Borja Navarro Villoslada y Navarro Villoslada
Naskiĝo 9-an de oktobro 1818 (1818-10-09)
en Viana
Morto 29-an de aŭgusto 1895 (1895-08-29) (76-jaraĝa)
en Viana
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Universitato de Santiago de Compostela Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunumo Tradiciista Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Francisco Navarro Villoslada
Profesio
Okupo verkisto
politikisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Amaya o los vascos en el siglo VIII vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Francisco Navarro Villoslada

Francisco Navarro Villoslada, (Viana (Navaro), 9-a de oktobro de 1818 - Viana, 29-a de aŭgusto de 1895), romanisto kaj eseisto hispana de ideologio tradiciisma kaj karlisma.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li studis filozofion kaj teologion en la Universitato de Santiago de Compostela kaj juron en Madrido. En 1840 li estis redaktoro de La Gaceta, kaj alta funkciulo en Alavo kaj poste en la Ministerio de Internaj Aferoj. Li estis kutima kunlaboranto de diversaj ĵurnaloj: El Correo Nacional (1838-1839), El Español (1845-1847), El Padre Cobos (1854-1855), kaj redaktoro de la Semanario Pintoresco (1846), El Siglo Pintoresco (1845-1847), La España (1848), El Parlamento, La Fe kaj La Ilustración Católica. En 1860 li fondis El Pensamiento Español, defendanto de la katolika tradiciismo. Li suferis malliberigon de kelkaj monatoj pro artikolo per kiu li kontraŭis al Ruiz Zorrilla, kiu estis ordoninta la inventaron de juveloj de la preĝejoj. Li estis deputito kaj senatano el la Tradiciisma Partio, kaj ĉirkaŭ 1871 li iĝis sekretario de la pretendento don Carlos.

Axutoro de romanoj de historia fono kiel Doña Blanca de Navarra (1847), Doña Urraca de Castilla (1849) kaj Amaya o los vascos en el siglo VIII (1879, kvankam jam per eroj el 1877 al 1879 en La Ciencia Cristiana), la romano per kiu li famiĝis, kaj kiu elstarigas la protagonismon de la eŭskoj en la lukto kontraŭ la islamo: laŭ Navarro post la disfalo de la visigota ŝtato la eŭskoj aliĝas al la kristanismo por kontraŭi la islamanojn kaj reloĝigis teritoriojn de Kastilio.

Famis la serio de artikoloj titolita Textos vivos publikita en El Pensamiento Español, kontraŭ la universitata heterodoksismo, kiu inkludis kritikojn kaj de materiismo de Pedro Mata kaj de spiritismo progresisma kraŭsisma de la inspiranto de la Institución Libre de Enseñanza, Julián Sanz del Río. Gumersindo Laverde rekomendis ĝin en 1877 al sia disĉiplo Menéndez Pelayo.

  • Amaya o los vascos en el siglo VIII
  • El ante-cristo
  • El caballero sin nombre
  • Compendio de la vida de San Alfonso María de Ligorio
  • La dama del Rey
  • Doña Blanca de Navarra, crónica del siglo XV : intitulada Quince días de reinado
  • Doña Urraca de Castilla
  • Los encantos de la voz
  • Historia de muchos Pepes
  • Luchana
  • La mujer de Navarra
  • La Princesa de Viana

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español. Madrid: Espasa, 2005.
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).
  • Carlos Mata Indurain, Francisco Navarro Villoslada (1818-1895) y sus novelas históricas, Pamplona, Fondo de Publicaciones del Gobierno de Navarra e Institución Príncipe de Viana, 1996.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]