Francisco Zaragoza Ruiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Francisco ZARAGOZA RUIZ (1910 - 13-a de majo de 1997) naskiĝis kaj mortis en Callosa de Segura (Hispanio), kies E-grupon li fondis tuj post sia esperantistiĝo en 1932.

Inter la junuloj kies E-lernadon li instigis, estis la konata redaktoro kaj verkisto Antonio Marco Botella. De 1939 ĝis 1955, post la hispana milito, Zaragoza vivis ekzile en Belgio, kie li kunlaboris kun la lokaj E-grupoj. Reveninte al Hispanio, li aktivis precipe post la fino de la Franco-reĝimo, kiel hispania sekciestro (1976-86) kaj internacia vicsekretario (1979-85) de ILEI.

Li aŭtoris la lernilojn Esperanto - lingvo por ĉiuj kaj Perfektiga kurso de Esperanto, kiuj varbis centojn da lernantoj.