Franciska aremono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Franciska aremono
Franciska aremono
Franciska aremono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Arremon
Specio: A. franciscanus
Arremon franciscanus
(Raposo, 1997)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Franciska aremono (Arremon franciscanus) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonoj.

Ĝi estas endemia de Brazilo.

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. La Franciska aremono estis priskribata kiel specio nur tiom ĵuse kiom je 1997. Ŝajne ĝi estas limigita al densa kaatinga arbustaro kaj troviĝas nur en la valo de la rivero São Francisco en la subŝtatoj de Bahia kaj Minas Gerais. Ĝi estas klasita kiel Preskaŭ Minacata fare de Birdlife International. La distingaj karakteroj de la Franciska aremono kompare kun la Nigrabeka aremono, A. taciturnus, estas ke la tuta brustozono de tiu lasta estas reduktita al du brustomakuloj ĉe la flugiloj ĉe la Franciska aremono. Ĝi havas ankaŭ oranĝecan al flavan bekon kun nigra al helgriza supra bordo. En kapobildo la blanka superokula strio estas pli larĝa ol ĉe aliaj samgenranoj kaj estas ankaŭ mallarĝega blanka kronostrio. Alia proksime rilata specio estas la Duonkoluma aremono, A. semitorquatus, kie la brustozono falas iome inter la du pintoj. La nukozono estas helgriza kaj la dorso olivverdeca. La gorĝareo kaj resto de subaj partoj estas tre blankaj kun helgriza nuanco nur en flankoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]