Franz Defregger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Franz Defregger
Defregger, Das letzte Aufgebot, (1872)

Franz Jacob von DEFREGGER (naskiĝinta en la 30-a de aprilo 1835 en Iselsberg-Stronach, mortinta en la 2-a de januaro 1921 en Munkeno) estis aŭstra pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Defregger pasigis la junajn jarojn sur la farmbieno gepatra kaj montris jam kiel knabo talenton elstaran je artoj, kiu nur post la morto de la patro aŭtodidakte evoluiĝis. Li vendis siajn posedajojn kaj intencis elmigri Usonon sed decidis iĝis skuptisto kaj venis Insbrukon. Tie lia instruisto ĉe la Metia lernejo Michael Stolz konsilis al li iĝi pentristo kaj kunvenigis lin al vojaĝo Munkenon por prezenti lin al Carl Theodor von Piloty.

Poste Defregger trejnitis fare de Hermann Dyck kaj trapasis la akceptoekzamenon al la Akademie ĉe Hermann Anschütz. Tamen li ne estis kontenta interne kaj iris en 1863/64 Parizon. Tie li sentis sin fremdulo en tiom granda urbo nek li havis verajn kontaktojn al la tiutempe modernaj francaj pentristoj. Seniluziiĝinte li revenis en la patrujon. Tie baldaŭ finfaritis liaj unuaj grandaj pentraĵoj kiuj temis ofte pri la vivkondiĉoj de la kamparanoj, sed ankaŭ pri internoj kaj nuduloj. En aŭtuno 1865 Defregger estis denove en Bavario kaj iĝis la plej ŝatata disĉiplo de Piloty. Li donis al Defregger ja la koloristajn bazideojn sed lasis la temaron (tirolan) tute al la gusto de sia adepto Defregger.

En 1869-72 Defregger havis la unuajn sukcesojn per la verkoj Speckbacher und sein Sohn Anderl, Ringkampf, Ball auf der Alm, Bettelmusikanten kaj aliaj aĵoj pri similaj temoj. Ankaŭ per la granda formato de ili Defregger furoris ĉe la Munkena jara ekzpozicio en 1870 aŭ ĉe la Internacia ekspozicio 1873 en Vieno. Li gajnis la ormedalon kaj estas ekde tiam konata - ankaŭ ekstere de Germanlingvio, kiel "majstro de kamparana pentrado".

Lia populareco daŭris pli ol du jardekoj kvankam evoluo de lia pentrista tekniko ne konstateblas. Tekniko kaj komponaĵoj pli kaj pli banaliĝis kaj ripetitis ne malofte ankaŭ la motivoj. Defregger restis en la bavara ĉefurbo kiel profesoro ĉe la Akademio (kompoziciklaso) kaj estis, ankaŭ pro sia modesteco, altestimata personulo en de Munkeno.

Graveco kaj (mal)evoluo pentrista[redakti | redakti fonton]

Komencis Defregger sian karieron per la majstroverko Almlandschaft (1860), sur kiu unuiĝas la senpera freŝo de natura impreso kun feliĉa sento por spaco kaj atmosfero. En siaj inter 1864-67 faritaj internaĵoj de tirolaj farmbienoj (kun etosoplenaj, brunaj-oraj koloroj) montras sin ankaŭ tiu reala kliŝo de la realeco. Tion estis studintaj liaj okuloj alireblaj por ĉiuj ombraĵoj kaj diferencoj de lumaj efektoj. Ili estas verkoj de granda valoro, krome estiĝis kelkaj malpli severaj portretoj (ekz. Maler Gysis).

Tiaj avantaĝoj paŝon post paŝo perdiĝis. Ilin anstataŭis ĝenraj kaj historiaj bildoj en dekoracia farado; ilustraĵoj de la gloroza pasinteco de Tirolo, sen patriota pasio, kaj afablaj rakontoj de duondolĉaj vilaĝaj historietoj. Starigas sin la demando kial la pli maljuna Defregger ne kontinuigis la promesoplenajn laborteknikojn de pli frue. Sekve la verkaro de tiu ĉi epoko ne porĉiamis, diference al la pli frua, sed akceptitis nur en la tempo de sia iĝo pro la tiama gusto.

Tamen tute ne kontesteblas la originaleco kaj honesteco de lia artistaj sintenoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Friedensklasse des Ordens Pour le mérite
  • Maximiliansorden für Wissenschaft und Kunst.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]