Franz Xaver Messerschmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Franz Xaver Messerschmidt
Self portrait by Franz Xaver Messerschmidt, Pressburg, c. 1780, alabaster - Bode-Museum - DSC02941.JPG
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1736 (1736-02-06)
en Wiesensteig
Morto 19-an de aŭgusto 1783 (1783-08-19) (47-jara)
en Bratislavo
Tombo Bratislavo
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de VienoAkademio de Belartoj de Vieno
Profesio
Profesio skulptisto
v  d  r
Information icon.svg


Der Glaube, el tombomonumento.

Franz Xaver MESSERSCHMIDT (6a de Februaro, 1736 – 19a de Aŭgusto, 1783) estis german-aŭstria skulptisto plej fama pro siaj "karakteraj kapoj", kolekto de bustoj kun vizaĝoj torditaj en tre ekstremaj mienoj.

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Messerschmidt edukiĝis en Munkeno ĉe sia onklo, nome skulptisto Johann Baptist Straub, kiu iĝis lia unua majstro. Li loĝis du jarojn en Graz, ĉe ka ateliero de liaq alia patrinflnka onklo, nome skulptisto Philipp Jakob Straub. Fine de 1755 li matrikiuliĝis ĉe la Akademio de Belartoj de Vieno, kaj iĝis disĉiplo de Jacob Schletterer. Gradiĝinta, li eklaboris ĉe la kolekto de imperiaj armiloj. Tie, en 1760-63 li faris siajn unuajn konatajn artaĵojn, nome bronzaj bustoj de geimperiestroj kaj reliefojhn reprezentantajn la heredanton de la krono kaj lian edzinon. Per tiaj verkoj li aliĝis al la Fina Baroko de kortega reprezentado, kiu estis sub la determina influo de Balthasar Ferdinand Moll. Al tiu tendenco apartenas du aliaj, pli grandaj metalaj statuoj reprezentantaj la geimperiestrojn, menditajn de Maria Tereza de Aŭstrio kaj plenumitaj inter 1764 kaj 1766. Li faris ankaŭ aliajn portretojn kaj ankaŭ artaĵojn pri religia temaro.

Maturiĝo[redakti | redakti fonton]

Flaranta rolulo, ĉirkaŭ 1770-1781. El Aŭstrio, Pressburgh, nune Slovakio, kiel Bratislavo. De Franz Xaver Messerschmidt. The Victoria and Albert Museum, Londono.

La Baroka periodo de lia verkaro finif en 1769 per busto de la kortega kuracisto Gerard van Swieten, mendita de la Imperiestrino. Samtempe aperis liaj unuaj fruaj verkoj de Novklasikismo faritaj por la Akademio. Al tiuj kaj postaj verkoj li aplikis multaj espertojn aakiritajn en 1765 dum studa veturo al Romo. Unu el tiuj fruaj kapoj el la jaroj 1769-70, influitaj de la romrespublikaj portretoj, reprezentas la bone konatan doktoropn Franz Anton Mesmer. Ĉirkaŭ samtempe, en 1770-72 Messerschmidt eklaboris al liaj tiel nomitaj karakteraj kapoj, kiuj laŭ kelkaj (ĉefe Ernst Kris) estis ligitaj al iaj paranojaj ideoj kaj halucinoj el kiuj, komence de la 1770-aj jaroj, la majstro eksuferis. Messerschmidt trafis sin mem pli kaj pli for de sia etoso. Lia situacio malboniĝis je tia etendo, ke en 1774, kiam li kandidatis por la ĵus vaka posteno de ĉefa profesoro ĉe la Akademio, kie li estis instruinta ekde 1769, anstataŭ atingi ĝin, li estis elpelita el la instruado. En letero al la Imperiestrino, la grafo Kaunitz agnoskis la kapablojn de Messerschmidt, sed sugestis ke la naturo de lia malsano (referencita kiel "konfuzo en la kapo") estus farinta tiun nomumon damaĝa al la institucio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Michael Krapf, Almut Krapf-Weiler, Franz Xaver Messerschmidt, Hatje Cantz Publishers, ISBN 3-7757-1246-1, 2003.
  • Maria Pötzl Malikova, Franz Xaver Messerschmidt, Jugend and Volk Publishing Company, 1982. ISBN 3-7141-6794-3.
  • Theodor Schmid, 49 Köpfe, Theodor Schmid Verlag, ISBN 3-906566-61-7, 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]