Fred Hersch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Fred Hersch (naskiĝis la 21-an de oktobro 1955 en Cincinato, Ohio) estas usona ĵazpianisto kaj -ĵazkomponisto, apartenanta al la novjorka ĵazmondeto. Konata kiel muzikisto, kiu transpaŝas la limojn inter ĵaza kaj klasika muziko, la pianisto influita de Bill Evans sin dediĉis al impresionisma stilo.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Post kiam Fred Hersch jam en la aĝo de kvar jaroj estis eklerninta pianludon, li studis junaĝe ĝis sia ekzameno en 1977 ĉe la Konservatorio je Nov-Anglujo en Bostono. Post tio li vivis en Novjorko, kie li ene de mallonga tempo fariĝis demandata pianisto. Hersch tiutempe estis akompanmuzikisto de la bandoj de Stan Getz, Joe Henderson, Jane Ira Bloom, Toots Thielemans, Gary Burton, Art Farmer aŭ Charlie Haden. Baldaŭ Hersch vekis tutmondan atenton ankaŭ per siaj propraj komponaĵoj, bandoj kaj aparte soloprogramoj, ekz. per siaj albumoj kun interpretaĵoj de komponaĵoj de Thelonious Monk aŭ Richard Rogers kaj Oscar Hammerstein en 1996/97. Ĝis nun Fred Hersch produktis pli ol 25 albumojn kiel solomuzikisto aŭ bandestro kaj kunverkis pli ol cent albumojn kiel gastmuzikisto. Kiel unua muzikisto li spertis la honoradon esti invitita por koncerti tutan semajnon per sia solopiana programo. Multaj projektoj kun muzikistoj de la klasikmuzika kampo – ekzemple koncertpianisto Jeffrey Kahane violinistino Nadja Salerno-Sonnenberg – aŭ soloprogramoj kune kun diversaj orkestroj atestas la multfacetecon de pianisto Hersch.

Fred Hersch trifoje estis kandidatigita por Grammy, dufoje por la plej bona instrumenta ĵazregistraĵo, unufoje por la plej bona instrumenta komponaĵo.

Kiel instruisto Hersch instruis pli ol dek jarojn ĉe la Konservatorio je Nov-Anglujo en Bostono, ĉe la Nova Lernejo, ĉe la Manhatana Muziklernejo samkiel ĉe la Okcident-Miĉigana Universitato. Unu el liaj plej famaj lernintoj estas la usona pianisto Brad Mehldau.

Kiel unu el malmultaj samseksemaj ĵazmuzikistoj, kiuj publike malkaŝis sian emon, Fred Hersch engaĝiĝas post propra HIV-diagnozo je multaj projektoj por aidoso-malsanuloj. Jam la enspezoj de liaj lumdiskaj publikaĵoj subtenas finance la laboron de diversaj tiaspecaj organizoj.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1988 – Etc. (Red Records) kun Jeff Hirshfield
  • 1993 – At Maybeck Vol. 31 (Concord) solo
  • 1994 – Last Night When We're Young (Classical Action) kun Phil Woods, George Shearing, Rufus Reid
  • 1995 – Point in Time (Enja) kun Dave Douglas
  • 1996 – Fred Hersch Plays Rogers and Hammerstein (Nonesuch)
  • 1997 – Thelonious: Fred Hersch Plays Monk (Nonesuch)
  • 1998 – Let Yourself Go (Nonesuch) solo
  • 2000 – Songs without Words (Nonesuch)
  • 2010 - Alone at the Vanguard (Palmetto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]