Fredl Fesl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fredl Fesl
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1947 (1947-07-07) (76-jaraĝa)
en Grafenau
Lingvoj germana
Loĝloko Sackgasse 4
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kantistoforĝisto
TTT
Retejo http://www.fredl-fesl.de
vdr
Fredl Fesl, 2005
Verleihung vom Großen Karl-Valentin-Preis 2010

Alfred Raimund Fredl FESL[1] (naskiĝinta la 17-an de julio 1947 en Grafenau) estas bavara muzikisto kaj kantisto kiu taksatas pioniro de la bavara (dialekta) muzika kabareta arto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Je la aĝo de naŭ jaroj Fredl kune kun la gepatroj translokiĝis al Greding en Mezan Frankonion, en la Altmühl-valon. Tie la gepatroj estis gastejestroj. Poste ĉiuj translokiĝis al Munkeno. Fesl frekventis la elementarlernejon en Grafenau kaj la superan realaĵlernejon en Ingolstadt, kie li vivis en internejo. Du fojojn li iĝis adoleska ĉampiono halterlevada en Supra Bavario. Ekde 1962 li membras ĉe Sportoklubo de la fervojistoj/sekcio orienta. Gitarludon li lernis nur dum armeservo ĉe Bundeswehr. Tie li ankaŭ regule distradis la kameradojn malpor la volo de la superuloj.

Post deĵoro diversprofesia Fredl Fesl volis iĝis artforĝisto kaj aranĝis al si atelieron en Freising. Laŭ propra aserto ekis lia kariero kabaredista pro la maldevo pagi enirbileton en la kazo de kunporto gitara. Ĉar li konvinkus la kontrolistojn aparteni al la artistaro. Kiam iam vere pro malbonaj cirkonstancoj mankis la artistoj Fredl Fesl kaptis la okazon kaj havis sian premieron; danke al sia gaja kaj babilema prezentomanieroj li rapide gajnis la simpation de la spektantaro. En 1976 surbendigitis lia unua sondisko kun la titolo Fredl Fesl. Tuj poste li videblis en propra televidelsendo Fredl und seine Gäste.[2]

Specialaĵo unu lia estis la intence longega antaŭparolo enkonduka al la programeroj. Ege konataj estas la numeroj Königsjodler, Der edle Rittersepp, Der Anlassjodler, TaxiliedFußballied. Amaskomunikilo li nomitis la plej bona menestrelo de Bavario. En 2009 li perdis proceson kontraŭ Jürgen Klinsmann pro malpermesita nommencio en pribiera reklamaĵo.[3]

Ekde 1997 Fesl suferas je parkinsona malsano; la turneon bone akceptitan de la 2006-a jaro li devis tro frue tuj interrompi. Kun la dua edzino Monika li vivas en Pleiskirchen.[4] Li havas du filojn. En 2013 li inventis ilon plifaciligan komunan moviĝon laŭmuziktaktan.[5] En la membiografio Ohne Gaudi is ois nix li rakontas i.a. pri memoroj de kolegoj kiel Zither-Manä, Mike Krüger, Konstantin Wecker, Hans Well, Willy AstorMartina Schwarzmann. La muzikaĵojn de Fredl Fesl akompanas humuraj, kaj kelkfoje skuriletaj dialektaj tekstoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Fredl Fesl ricevante Bayerischer Poetentaler, 2017
  • 2002: Bayerischer Kabarettpreis - muziko
  • 2004: Medalo arĝenta München leuchtet
  • 2004: Sigi-Sommer-Taler fare de Narhalla München
  • 2007: Kulturpreis des Landkreises Altötting
  • 2007: Kulturpreis der Bayerischen Landesstiftung
  • 2010: Großer Karl-Valentin-Preis
  • 2016: Großer Morisk fare de Würmesia
  • 2017: Bayerischer Poetentaler
  • 2020: Reiherorden der Narrhalla Erding[6]

Titoloj famaj[redakti | redakti fonton]

  • 1976 Ritter Hadubrand
  • 1976 Taxilied (alititole: Ich will nicht nach Dachau)
  • 1976 Der Königsjodler
  • 1977 Der edle Rittersepp
  • 1978 Anlass-Jodler
  • 1978 Fußball-Lied
  • 1978 Der Bi-Ba-Butzemann
  • 1978 Preiß’n-Jodler
  • 1978 Schulmeisterei
  • 1981 Sepp bleib’ da (laŭ la melodioAdelita de Francisco Tárrega)
  • 1983 Ein Pferd hat vier Beiner
  • 1983 Weil i net mog
  • 2000 Riesenneger im Nieselregen

Sondiskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Fredl Fesl (1976)
  • Fredl Fesl 2 (1977)
  • Fredl Fesl – drei (1978)
  • Fredl Fesl 4 – Bayrische und melankomische Lieder (1981)
  • Die fünfte von Fredl Fesl (1983)
  • Fredl Fesl 6 – D’ Welt hat an Vogel (1993)

Malalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Fredl Fesl – Meine schönsten Lieder & Sprüche (1985 LP [CDS-sondiskoj], 2006 CD [MVC])
  • Fredl Fesl – Eine Stunde mit Fredl Fesl (1989)
  • Fredl Fesl – Ein bayerischer Abend (1997)
  • Fredl Fesl – Anlass-Jodler (2003, Doppelalbum)
  • Fredl Fesl – Der bayerische Stier – Seine schönsten melankomischen Lieder (2005, albumo dikega)
  • Fredl Fesl – Fußball-Lied und andere Erfolge (2005, 3 kompaktdiskoj)
  • Fredl Fesl – Ritter, Wirtsleut, Preiss’n und i (2007, 3 kompaktdiskoj, albumoj 1–3)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Bagatelaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Aktorado en 1977 en la filmo Die Jugendstreiche des Knaben Karl (pri la juna Karl Valentin) en la rolo de kantisto.
  • Kanto por la televidaĵo Wunderland (1983) (Ich bin der Räuber Hotzenplotz).
  • En 1989 apero en la televidserio Meister Eder und sein Pumuckl.
  • Fesl posedas propran fosmaŝinon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fredl Fesl en la germana Vikipedio.