Fredric Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fredric Brown
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1906 (1906-10-29)
en Cincinnati
Morto 11-an de marto 1972 (1972-03-11) (65-jara)
en Tucson
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Profesio
Profesio verkisto • romanisto • scenaristo • sciencfikcia verkisto
Verkoj The Fabulous Clipjoint
Arena
Information icon.svg
vdr

Fredric Brown (1906 - 1972) estis usona verkisto de scienca fikcio kaj mistero. [1]

Li estas konata pro sia humuro kaj majstreco je mallongaj rakontoj de 1 ĝis 3 paĝoj, ofte kun kuriozaj intrigoj kaj surprizaj finoj. Multaj el liaj libroj uzas la temon de la supernaturo aŭ okultismo antaŭ la "vera" klarigo ĉe la fino. Ekzemple, "Night of the Jabberwock" estas komika rakonto de eksterordinara tago en la vivo de redaktisto de malgranda urbeto.

Li komencis verki mallongajn rakontojn al usonaj revuoj 1936. Lia una scencofikcia verko "Not Yet the End", publikiĝis 1941 ĉe revuo Captain Future.[2][1]

Unu el siaj rakontoj, Arena estis adaptita al samnoma epizodo de televidserio Star Trek: The Original Series.

La romano The Lenient Beast "La Lerta Besto" eksperimentas multajn unuopajn vidpunktojn, inter ili de milda, profunde religia seria murdisto, kaj ekzamenas rasajn streĉiĝojn inter blankuloj kaj latinamerikanoj en la usona ŝtato Arizono.

La unua misterromano de Brown, The Fabulous Clipjoint, gajnis la premion Edgar Award por elstara unua misterromano. Tiu komencis serion, ĉefrolita de Ed kaj Ambrose Hunter, kaj priskribas kiel junulo iom post iom iĝas detektivo per la instruo de sia onklo, emerita privata detektivo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 D. J. McReynolds, "The Short Fiction of Fredric Brown" in Frank N. Magill, (ed.) Survey of Science Fiction Literature, Vol. 4. Englewood Cliffs, NJ: Salem Press, 1979. (pp. 1954–1957). (ISBN 9780893561949)
  2. Bibliography page at isfdb.org