Freshtorge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freshtorge
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1988 (1988-09-11) (35-jaraĝa)
en Heide
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komikisto • filmaktoro • scenaristo
TTT
Retejo http://www.freshtorge.tv
vdr

Freshtorge (naskiĝinta la 11-an de septembro 1988 en Heide; vere Torge Oelrich) estas germana komikisto, aktoro kaj retvideaĵ-kreanto kiu famiĝis danke al la jutubo-kanalo Freshtorge. En siaj filmetoj Oelrich aperas en diversaj fikciaj roloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Torge Oelrich, post la pasigo de la finekzameno reallerneja en 2008, komencis trejniĝon je edukisteco. Inter 2011 kaj aŭgusto 2015 li deĵoris ĉe la Friedrich-Hebbel-bazlernejo (hodiaŭ ĝi nomiĝas Eider-Nordsee-Schule) en Wesselburen, kie li ankaŭ loĝas.[1]

En la 18.9.2017 li iĝis patro de filo[2] kaj en decembro 2018 li edziĝis.[3]

Kariero kaj Jutubo[redakti | redakti fonton]

Torge Oelrich apartenis al la unuaj vere gravaj jutubistoj en Germanlingvio, ĉar lia tiea aperado ekis jam frue, en la jaro 2006-a.

Ekde la 24.9.2009 Torge ŝatokupe faras kune kun la eksa kunklasano Matze komediajn scenetojn kaj videojn publikigotaj ĉe la jubutokanalo Freshtorge. Komence de la jaro 2012 ĝi rangis inter la dek plej grandaj kanaloj germanlingvaj tie.[4] En 2013 li proponitis premiokandidato de Videodays en la kategorio komedia. En julio 2019 li ĝuis pri pli ol 3 milionoj da aboniĝantoj kaj pri pli ol miliardo da individuaj videaj spektadoj. Fakte li okupis tiam la 28-an rangon ene de la germanlingva jutubistaro.[5]

De li enkorpigitaj figuroj estas ekz. la mense iomete handikapita fraŭlino Sandra frekventanta malgraŭ la aĝo de 16 jaroj ankora bazlernejon, Shyenne (tre juna patrino de pluraj infanoj sen iu talento pri bona edukado kaj malbona prononco), Karina (kiu pro malĝentileco suferas de daŭra laborpostenperdo), Trisha kaj Lexa, la saksia ĉefpolicisto Ronny, la psikopato Andreas (parodio je la televidserio "Partnertausch" pri intertempa partnerŝanĝo), la gefratroj kaj muzikfanatikuloj Clarissa kaj Henning, la paro junega Peggy kaj Joel (parodio je la televidserio "Teenie-Mütter") ktp.[6][7]

En oktobro estis la premiero de filmo lia Süßes oder Sandra antaŭ nur 400 spektantoj en la filmteatrejo de Heide. La etfilmo poste spektebligitis por ĉiuj je Jutubo.

En la 10.5.2013 Freshtorge publikigis, por malhelpi venkon de kandatino Beatrice Eigl ĉe la kantadtalentserĉelsendo DSDS,[8] la furoran diskon elŝuteblan Superstar[9]

En la 23.7.2015 aperis lia unua kineja filmo Kartoffelsalat – Nicht fragen!, kie li ĉefaktoris. Same aktoris aliaj jutubistoj: Dagi Bee, Bibi, Simon Desue, Y-Titty, iBlali, Melina Sophie kaj Shirin David kaj veraj aktoroj kiel Otto Waalkes, Martin Schneider, Norbert Heisterkamp, Wolfgang Bahro kaj Jenny Elvers-Elbertzhagen. Tamen la filmo negative kritikitis ne malofte. Reĝisoro estis Michael David Pate kiu jam estis kreinto kun Freshtorge la etserion jutuban Süßes oder Sandra kaj la kinejan filmon Gefällt mir. La filmo iĝis ĉiuokaze financa sukceso.

En 2016 Freshtorge gastis en du epizodoj de Comedy-Rocket. Unu jaron malantaŭ li honoritis per Goldene Kamera Digital Award en la komedia kategorio.[10]

En januaro 2020 la daŭrigo de la unua Kartoffelsalat-filmo sekvis sub la titolo Kartoffelsalat 3 - Das Musical malgraŭ la fakto ke temis nur pri la dua parto. Kaŭzo por titoli la filmon per la cifero 3 estis la konvinkiĝo de la filmfarintoj ke numero-2-filmoj neniam bonus.[11]

Ekde 2020 ekzistas ĉe la menciita jubuta kanalo ankaŭ Bundesbattle kie aperas la germanaj federaciaj landoj batale unu kontraŭ la alia. La taskoj solvendaj lotumatas fare de Torge. Venkinta lando unua estis Saksio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

La grupo Ason intervjuata fare de Freshtorge dum la kandidatantauelekto por la Eŭrovido-Kantokonkurso de 2015

Propraj kantoj[redakti | redakti fonton]

  • 2011: Der Sascha Song
  • 2013: Superstar
  • 2016: Pussy Gangster
  • 2016: Der Bratwurst Hit
  • 2018: Milch ist Gift
  • 2018: Ich hab meine Tage
  • 2019: Für Dich!

Kantoparodioj[redakti | redakti fonton]

  • 2010: Palamazzi
  • 2011: Der Sascha Song
  • 2011: Franzi Song
  • 2012: Nossa!
  • 2012: Sandra Song (Ich bin die Geilste)
  • 2012: Sweetheart-Song about Sandra
  • 2013: Der Lexa Song
  • 2014: Sandra Bla Bla Bla Song
  • 2015: Ich will Schnee
  • 2017: Jürgen
  • 2017: Exclusiv: Stellungnahme von Bibi !!! How it is (wap bap)
  • 2017: FT Freak – Youtuber Disstrack
  • 2018: Mathe ist ein Arsch -
  • 2019: Ich hab den Test verkackt

Filmoj kaj televido[redakti | redakti fonton]

Filmoj kinejaj[redakti | redakti fonton]

  • 2014: Gefällt mir kiel li mem
  • 2015: Kartoffelsalat – Nicht fragen!, diversrole
  • 2015: Bruder vor Luder kiel sontekisto
  • 2015: Er ist wieder da (Film)|Er ist wieder da (kamee)
  • 2016: Ice Age – Kollision voraus! parolorolo Roger
  • 2017: Heilstätten kiel li mem
  • 2020: Kartoffelsalat 3 – Das Musical kiel Leo Weiss

Televidsinprezentoj[redakti | redakti fonton]

  • 2014: TV total (ProSieben)
  • 2015: TV total (ProSieben)
  • 2015: Otto – Geboren um zu blödeln (ZDF)[12]
  • 2016: Kids’ Choice Awards 2016
  • 2016: Die ultimative Chartshow (RTL)
  • 2016–2017: Die größten Trends (Kabel1)
  • 2017: Leider lustig (KiKA)
  • 2018: Kids' Choice Awards 2018 (Nick)
  • 2018: Just push Abuba (ZDF)
  • 2019: Nickelodeon Kids' Choice Awards (Nick)
  • 2019: Eurovision Song Contest, kritikiste (One)
  • 2019: serio Spotlight (Nick)
  • 2020: Die Höhle der Lügen (zdfneo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Freshtorge en la germana Vikipedio.