Friedl Volgger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedl Volgger
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1914 (1914-09-04)
en Ridnaun
Morto 15-an de majo 1997 (1997-05-15) (82-jaraĝa)
en Bolzano-Bozen
Lingvoj germanaitala vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Innsbruck vd
Partio Sudtirola Popola Partio vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich/Friedl VOLGGER (naskiĝinta la 4-an de septembro 1914 en Ratschings-Ridnaun, mortinta la 15-an de majo 1997 en Bozen) estis sudtirola rezistmovadano, politikisto kaj ĵurnalisto. Li helpis vivigi la aŭtonomecon de Sudtirolo post 1945. Li antaŭe ne nur engaĝiĝis kontraŭ italiigo de la post la Unua mondmilito itale okupite parto de Tirolo sed ankaŭ kontraŭ la t.n. Opcio. Li plurfoje arestitis fare de diversaj reĝimoj kaj registaroj (faŝistoj italaj, nazioj germanaj, demokratiaj postmilitaj italoj).

Montoj en Ridaun, Sudtirolo

Vivo[redakti | redakti fonton]

1914–1945[redakti | redakti fonton]

Volgger frekventis la episkopan porknaban seminarion Vinzentinum en Brixen volante iĝi katolika pastro. Li estis ĉe la porpastra seminario de Brixen kaj en misia kolegio de Sankta Jozefo en Mill-Hill (hodiaŭ en la londona kvartalo London Borough of Barnet). Sed post kelkaj jaroj li iris al la Universitato de Innsbruck por studi ekde 1939 germanistikon kaj historion.

Jam kiel junulo li engaĝiĝis en t.n. katakombaj lernejoj (germanlingvan instruadon la Mussolini-adeptoj estis malpermesintaj). Post Anschluss li iĝis arda kontraŭanto de naziismo. Post la fino de la altlernejaj studoj li ekdeĵoris ĉe la fare de kanoniko Michael Gamper fondita gazeto Dolomiten. Volgger, Gamper kaj aliaj kontraŭopciuloj kiel ekz. Erich AmonnJosef Mayr-Nusser fondis ankoraŭ en 1939 la ligon Andreas-Hofer-Bund (AHB); ĝin estris Volgger ĝis 1943. Volgger tre frue kaj malferme atakis la naziismeman organizon Völkischer Kampfring Südtirols (VKS).

En 1943 Volgger malliberigitis pro sia AHB-engaĝiĝo kaj deportitis en la koncentrejon de Dachau. Nur post militofino li revenis hejmen, sekve li ne ĉeestis la tagojn de la partifondo de Sudtirola Popola Partio (SVP). Sed hejmenveninte li tuj iĝis ties partisekretario. Estante viktimo de la nazioj li akiris ankoraŭ en 1945 fare de la usonaj okupadadministracio la permeson fondi la Sudtirolan Alpan Klubon (AVS) kaj la Ligon de la sporkluboj sudtirolaj (Verband der Sportvereine Südtirols/VSS).

1946–1997[redakti | redakti fonton]

Kiel SVP-funkciulo li diplomatie agadis i.a. en Belgrado kaj Vieno por propagandi la reveno de Sudtirolo al Aŭstrio. Li krome partoprenis la intertraktojn preparajn de la Akordo De Gasperi-Gruber en Parizo. Inter 1948 kaj 1953 li sedis en la Ĉambro de Deputitoj (Italio). Poste li, laŭ peto de Gamper, reprenis laboron ĉe la taggazeto Dolomiten en Bozen (post la morto de Gamper li tie ĉefredaktistis). Post enpartiaj ŝanĝoj de SVP en 1957 Volgger iĝis vicpartiestro kaj intimulo de Silvius Magnago. Tiam li ankaŭ arestitis fare de la nova demokratia itala ŝtato pro laŭdiraj kontaktoj al la ekstremisma liberigorganizaĵo Befreiungsausschuß Südtirol (BAS): liberiĝo baldaŭ sekvis ankaŭ pro internacia indigno. En 1960 li - ene de la aŭstria delegacio - partoprenis kun Alfons Benedikter kaj Luis Sand la disputoj prisudtirolaj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. La saman jaron li iĝis deputito en la sudtirola landa parlamento.

En 1961 li ĉefredaktis ĉe Südtiroler Volksbote, la partiorgano de SVP. Por prepari sin al la balotadkampanjo por mandato por la Italia Senato li demisiis kiel landa deputito en 1967. Li estis senatano ĝis 1972. Inter 1969 kaj 1973 Volgger krome prezidantis ĉe Federalista Unuiĝo de Eŭropaj Etnaj Komunumoj. En 1978 li fondis en Bozen kun Giancarlo Bertagnolli la societon La Strada – Der Weg, kiu zorgu pri droguloj kaj aliaj enmarĝe de la socio vivantaj homoj. Lia filino Burgi longe estris ĝin. En 1984 li publikigis siajn rememorojn Mit Südtirol am Scheideweg kiuj furoris estante ankaŭ regionpolitika pionira verko.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1958 Joseph-E.-Drexel-Preis
  • 1974 Ehrenzeichen des Landes Tirol
  • 1984 Großes Silbernes Ehrenzeichen mit dem Stern für Verdienste um die Republik Österreich
  • 2014 nomigo de placo en Bozen por li (Friedl-Volgger-Platz)

Rememoroj[redakti | redakti fonton]

  • Mit Südtirol am Scheideweg: erlebte Geschichte. Haymon, Innsbruck 1984, ISBN 3-85218-168-2 (pluraj novaj eldonoj)
  • Mit Südtirol am Scheideweg: Erinnerungen des KZ-Häftlings, Journalisten und Politikers. Edition Raetia, Bozen 2014, ISBN 978-88-7283-501-2 (eldono prilaborita kaj kompletigita)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Othmar Parteli: Friedl Volgger – Germanist, Journalist und Politiker. In: Dolomiten, 4.9.2014, p. 32
  • Siegrid Pescoller: Friedl Volgger – ein Leben für Südtirol: Biografie. Bakalaŭriĝa tezo, Innsbruck 2001

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Friedl Volgger en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]