Michael Gamper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Burgo en la naskiĝvilaĝo de Gamper

Kanoniko Michael Gamper (naskiĝinta la 7-an de februaro 1885 en Prissian, Tisens, mortinta la 15-an de aprilo 1956 en Bozen) estis romkatolika pastro kaj publicisto. Li gravis defendante la germanlingvan sudtirolanojn en la batalo kaj kontraŭ italaj faŝistoj kaj kontraŭ nazioj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la forĝisto Michael Anton Gamper (1848–1929) kaj de ties edzino Elisabeth (fraŭlina nomo: Sulzer) havis ses gefratojn. Li frekventis en Meran la gimnazion de la benediktanoj kaj ekstudis teologion post la maturiĝa ekzameno ĉe la universitato de Insbruko, kiu faris lin en 1951 eĉ honoran membron. En Insbruko li membriĝis al la katolika studenta korporacio AKV Tirolia. Post la studoj li frekventis la porpastran seminarion en Trento.

Animzorgadon li plenumis en Eppan-Girlan, Altrei, Leifers kaj Barbian. En 1908 li nomumitis kanoniko ĉe la kolegia kapitulo de la preposta kirko de Bozen. Tiam li ankaŭ konatiĝis kun prelato Aemilian Schöpfer, kiu baldaŭ ekkonis la ĵurnalistan talenton de Gamper. Li puŝis Gamper ekestri ĉe "Südtiroler Volksbote"; tiu ĉi periodaĵo post la itala ekokupo de Sudtirolo en 1918 malpermesitis. En 1921 Gamper iĝis prezidanto de la sudtirola sekcio de Eldonejo Tyrolia.

Post intertempe absoluta malpermeso de germanlingvaj presaĵoj en Sudtirolo, Gamper sukcesis atingi - kun la helpo de vatikananoj - ke la germanlingva taggazeto Dolomiten ekde 1925 reaperis. Krome li batalis por la repermeso je instruado de religio en germana lingvo organizante, kune kun Josef Noldin - germanlingvajn katakombajn lernejojn.

En 1939, kiam Adolf Hitler kaj Benito Mussolini perfortis la sudtirolanojn aŭ elmigri aŭ italiĝi - Gamper engaĝiĝis pri restado en la patrujo sudtirola, i.a. ene de la rezistadgrupo Andreas-Hofer-Bund. Kvankam li jam longe ne plu rajtis publici li ĉiam denove aperigis novajn artikolojn. Fama estis la en 1940 publikigita traktaĵo Ein schrecklicher Verdacht per kiu li protestis kontraŭ la murdo de malsanuloj kaj handikapuloj far la nazioj. Post kiam Wehrmacht enmarŝis Sudtirolon Gamper deklaritis ŝtatperfidulo unuaranga kaj, fuĝante la kaŝpolicanojn de Gestapo, li kaŝis sin unue en Wangen am Ritten, poste en monakejo en Toskanio. Tie li fruktodonigis la tempon skribante por la Aliancanoj la historion de Sudtirolo de post la Unua mondmilito ĝis la jaroj 1940.

Post la fino de la milito li ĉefredaktistis ĉe "Dolomiten" kaj reorganizis la filiaro de Eldonejo Tyrolia sude de la Alpoj, kiu ekalinomiĝis "Eldonejo Athesia". Ties prezidanto li restis ĝis 1956. Sed lia daŭre ankaŭ batalis por la rajtoj de la neitallinguloj en Sudtirolo kaj liveris per pamfleta ĉefartikolo titolita "Todesmarsch der Südtiroler" de la 28-a de oktobro 1953 fundamentan motivon pri la batalo je aŭtonomio.

Kiam li mortis 71jara, la funebraj ceremonioj en la 19-a de aprilo 1956 allogis pli ol 30.000 personojn marŝantajn tra Bozen. Lia ĵurnalista kaj financa heredo venis en la manojn de la nevino Martha Flies kaj de ties edzo Toni Ebner. Nuntempe la Eldonejo Athesia grandparte apartenis al iliaj infanoj Michl kaj Toni Ebner.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

"Ein Volk, das um nichts anderes kämpft als um sein natürliches und verbrieftes Recht, wird den Herrgott zum Bundesgenossen haben. - Popolo, kiu batalas simple por sia natura kaj legitima rajto, havos Dion kunbatalanto."

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Südtirol im Jubeljahr seines Bundes: Bericht über die 150-Jahr-Feier des Tiroler Herz-Jesu-Bundes im Jahre 1946. - Brixen: s.n., 1946

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Michael Gamper en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alois Euler: Michael Gamper: Hirte und Herold von Südtirol. Eine Dokumentation. Wien: Südtirol-Dokumentations-Zentrum der Volksbewegung für Südtirol, 1976
  • Walter Marzari: Kanonikus Michael Gamper: ein Kämpfer für Glauben und Heimat gegen Faschistenbeil und Hakenkreuz in Südtirol. Wien: Hollinek, 1974. (Aus Christentum und Kultur; 3) - ISBN 3-85119-113-7
  • Leo Hillebrand: Medienmacht und Volkstumspolitik: Michael Gamper und der Athesia-Verlag, 1996.
  • Franz H. Riedl: Südtirol: Land europäischer Bewährung; Kanonikus Michael Gamper zum 70. Geburtstag. Innsbruck: Wagner, 1955. (Schlern-Schriften; 140)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]