Frigyes Baltik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frigyes Baltik
Frigyes Baltik
Frigyes Baltik
Persona informo
Aliaj nomoj Bedřich N.
Naskiĝo la  24-an de julio 1834(nun 1834-07-24)
en  Hungara reĝlando  Aŭstra imperio Bagonya
Morto la 25-an de majo 1919
en Hungara Sovetrespubliko Balassagyarmat
Lingvoj hungaraslovaka
Ŝtataneco Hungario
vdr

Frigyes Baltik [fridjeŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baltik Frigyes, slovake Fridrich Baltík estis hungaria luterana pastro, instruisto, episkopo, senatano. Lia pseŭdonimo estis Bedřich.

Frigyes Baltik[1] naskiĝis la  24-an de julio 1834(nun 1834-07-24) en Bagonya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bohunice (distrikto Levice) en Slovakio), li mortis la 25-an de majo 1919 en Balassagyarmat (Hungara Sovetrespubliko).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Baltik apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li maturiĝis en gimnazio en Selmecbánya, poste li studis teologion en liceo en Pressburg kaj Vieno. Inter 1853 - 1855 li instruis en sia naskiĝloko, poste li plustudis en Bazelo kaj Halle. En la lernojaro 1859 li instruis en luterana gimnazio en Selmecbánya, poste li estis pastro en Liptószentmiklós (1870–1895) kaj en Balassagyarmat ĝis sia morto. Li estis ankaŭ episkopo ekde 1890 kaj senatano ekde 1894. Li kontribuis hungare, slovake kaj germane kaj li ricevis premion en 1896. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Bibliai történet (slovake, 1867)
  • A magyar ág. hitv. ev. egyház rövid története (hungare, ankaŭ slovake, 1869)
  • Luther kis kátéja (kunaŭtoro, slovake, 1876, plurfoje eldonita)
  • Az ágostai hitvallás (slovake, 1880)
  • Luther Márton élete (slovake, 1883, plurfoje eldonita)
  • Melanchthon Fülöp élete (slovake, 1897, 3-a eldono en 1911)
  • Vegyes házasságinkról szemben a „Ne temere” pápai decretummal (1908)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]