Fritz Reuter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la 20-jara Fritz Reuter, mem desegnita, 1830

Fritz REUTER (fakte Heinrich Ludwig Christian Friedrich Reuter; * la 7-an de novembro 1810 en Stavenhagen; † la 12-an de julio 1874 en Eisenach) estas inter la plej signifaj verkistoj en la platgermana lingvo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo en Meklenburgo[redakti | redakti fonton]

La patro de Fritz Reuter, Johann Georg Reuter, urbestro kaj juĝisto de la nordgermana urbeto Stavenhagen, dum februaro 1810 geedziĝis kun Johanna Luise Oelpke, filino de la urbestro de Tribsees. Naŭ monatojn poste, la 7-an de novembro, naskiĝis ilia filo Fritz en la tiama urbodomo de Stavenhagen. Post la nasko de la dua filo dum la jaro 1812 la patrino tutvive restis paralizita, kaj la knabo mortis en aĝo de apenaŭ du jaroj.

la eksa urbodomo de Stavenhagen, nuna literatura muzeo, kun statuo de Fritz Reuters

Fritz Reuter dum iom da tempo estis la sola knaba lernanto en knabina lernejo, sed krome ĝis la 13-a vivojaro edukiĝis fare de gepatroj kaj parencoj. Poste li vizitis lernejon, sed havis malbonajn notojn - krom en la fakoj desegnado kaj sporto. Dum sportado li havis unuajn kontaktojn kun demokratiemaj studentaj ideoj, kiuj iĝis gvidaj por lia tuta vivo.

Dum 1826 mortis la patrino. Sekvajare la patro volis ricevi por la filo lokon en la gimnazio de Parchim, sed nur dum printempo 1828 sukcesis pri tio. La rilato de la filo al la kritikanta kaj puŝanta patro plimalboniĝis. Fritz restis lernanto, kiu engaĝiĝis nur en iuj fakoj, sed tamen li dum septembro 1831 sukcesis pri la abituro. Dum oktobro li koencis studon pri juro en la urbo Rostock, kaj ekde majo 1832 plustudis en Jena. Kie li membriĝis en demokratiema protesta studenta ligo, kaj samjare unuafoje malliberiĝis pro tio. Dum februaro 1933 li forlasis la urbon Jena kaj malsukcese provis rajti plustudi en HalleLepsiko. Fine de oktobro li duafoje malliberiĝis dum vojaĝo al Berlino, kaj enkarceriĝis dum sep jaroj. La verdikto de aŭgusto 1836 akuzis lin pri "partopreno en forte perfidaj studentaj ligoj en Jeno kaj majesta ofendo", kaj origine kondamnis lin je morto. Dum januaro 1837 la puno reduktiĝis ĝis 30 jaroj da enkarceriĝo, kaj poste pro favora interveno de la duko de Meklenburgo ĝis nur 7 jaroj da enkarceriĝo. Fine de aŭgusto 1840 li reliberiĝis.

Sukceso en la platgermana lingvo[redakti | redakti fonton]

Post mallonga provo daŭrigi la studon en Hajdelbergo, Fritz Reuter revenis al Meklenburgo, kaj eklaboris kiel administranto de bienejo en Hohen Demzin. Tie li konatiĝis kun la posta edzino, filino de luterana pastro en la vilaĝo Roggenstorf. Dum marto 1845 mortis la patro de Fritz, kiu pro ĉagreniĝo pri la filo malheredigis lin. Fritz Reuter ekverkis, unue en la germana, poste kun pli forta sukceso en la platgermana lingvo. Dum aprilo 1850 iĝis instruisto en Altentreptow, iĝis civitano de Prusio kaj urba parlamentano. Junie 1851 li edziĝis, kaj du jarojn poste platgermana romano de li iĝis unua signifa sukceso. Dum 1856 Fritz Reuter kiel profesia verkisto translokiĝis al Neubrandenburg, kie li pasigis siajn plej produktemajn jarojn. La universitato de Rostock dum 1863 deklaris lin honora doktoro. Samjare la verkisto kun sia edzino translokiĝis al Eisenach. Origine ili ne planis daŭran restadon tie, sed tamen inter 1866 kaj 1868 konstruigis novrenesancan vilaon en la urbo. Fritz Reuter tie mortis dum julio 1874.

En nordorienta Germanio ekestis la ĵurnalo "De Eekboom" ("la kverkujo"), kies titolo elektiĝis laŭ poemo de Fritz Reuter kaj kiu dum multaj sekvaj jardekoj estis la plej grava forumo por la literaturo de la platgermana lingvo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

statuo de la maljuna Fritz Reuter en Neubrandenburg

La literatura verkaro de Fritz Reuter al granda kvanto de la loĝantaro de nordorienta Germanio demonstris la literaturajn kapablojn de la orienta branĉo de la platgermana lingvo. Li iĝis grava pioniro por la revivigo de la skriba kulturo de tiu lingvo. La verkoj karakteriziĝas per delikata humuro kaj plenas je satiraj aludoj. La lingvaĵo de la literaturaj personaĵoj estis vere popola, kaj faciligis la identigon de la legantoj kun ili. Per la literaturaj stilaj rimedoj de lingvo vaste komprenata, sed ne identa al la oficiala ŝtata lingvo, li sukcesis temigi sociajn problemojn kaj vortigi kritikon pri la aristokratio kaj nedemokratia ŝtato, sen ke la cenzuro malpermesus liajn verkojn.

Pluraj kulturaj asocioj en norda Germanio nuntempe daŭre vivtenas la memoron pri lia literatura verkaro. Multaj skulptaĵoj en urboj de nordorienta Germanio memorigas ne nur pri la verkisto, sed ankaŭ pri unuopaj figuroj el liaj literaturaj verkoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Kio povas okazi, se oni donacas surprize (tr. Ĉefeĉ, Londono 1906, 1908)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]