Fritz Schullerus
Fritz Schullerus | |
---|---|
Memportreto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de julio 1866 en Făgăraș |
Morto | 22-an de decembro 1898 (32-jaraĝa) en Cincu |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Peŝto • Bistrița • Cincu |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Reĝlando Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno (1889–1890) Brukenthal-gimnazio (1881–1885) |
Familio | |
Patro | Gustav Adolf Schullerus (en) |
Frat(in)oj | Adolf Schullerus kaj Anna Schuller-Schullerus (en) |
Parencoj | Trude Schullerus (en) (nevino) |
Okupo | |
Okupo | drawing teacher (en) (1892–1894) pentristo |
Fritz SCHULLERUS (naskiĝinta la 22-an de julio 1866 en Făgăraș, mortinta la 22-an de decembro 1898 en Cincu) estis hungarlanda pentristo el Transilvanio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Schullerus pasigis la junulajn jarojn en paroĥestrejo protestantisma estante la filo de pastoro Gustav Adolf Schullerus (1838–1900). Lia pli maljuna frato estis la lingvisto Adolf Schullerus (1864–1928) kaj lia nefino la pentristino Trude Schullerus (1889–1981). Schullerus frekventis ĝis 1885 la Brukenthal-gimnazion kie trejnis lin la instruisto Carl Dörschlag. Poste li ekstudentis pri arĥitekturo en Vieno ĉe la Teknika Universitato rezignonte baldaŭ kaj startigis desegnadtrejniĝon ĉe fakaltlernejo en Budapeŝto ĉe Bertalan Székely (ĝis 1889) kaj private ĉe Gyula Benczúr kaj aliaj. Influis lin ankaŭ la laboraĵoj de Arnold Böcklin kaj Franz von Lenbach.
Ekde la 21.10.1889 li studis en Munkeno ĉe la Reĝa artakademio, unue en la naturklaso de Gabriel von Hackl, poste ĉe Karl Moor, Ludwig von Löfftz kaj Otto Seitz. Ankoraŭ dumstudade li liberprofesiulis sukcese en Munkeno. Inter 1892 kaj 1894 li instruistis en Bistrița loĝante ekde 1895 en la gepatra domo en Cincu. Mallongan tempon li reiris Munkenon por pliperfektiĝo; en Munkeno li ja konfrontiĝis al realismo kaj naturalisomo, kaj al la verkaro de Gustave Courbet, Jules Bastien-Lepage, Wilhelm Leibl, Hans Thoma, Max Liebermann kaj Fritz von Uhde.
En Cincu li tute dediĉis sin je pentrado. Li kreis portretoj, ĝenrismajn kaj historiajn bildojn (ĉefe el la pasinteco de la transilvaniaj saksoj). Dum la du lastaj vivojaroj li ŝatis ankaŭ esti pejzaĝisto kreante multajn etosoplenajn aferojn. Stimmungslandschaft-bildoj de Adolf Hölzel, Ludwig Dill, Alfred Bachmann kaj Otto Modersohn treege markis tiun ĉi lastan kreivan periodon de Schullerus. Li mortis nur 32 jaraĝo pro tuberkulozo.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Inter 1895-1897 Fritz Schullerus faris pentraĵon okaze de la datreveno 1000-a koroniĝa de Stefano la 1-a (Hungario). Ĝi transportitis en 1933 disde Sighișoara al la Muzeo Brukenthal. En la muzeo en Sighișoara troviĝas studaĵo prie.[1] Komisiite de la Societo transilvania-karpata li faris panoramon de la urbo Sibiu kaj, kune kun Arthur Coulin, pejzaĝaĵojn pri Sinaia: ambaŭ estas granddimensiaj. Krome li pentris impresojn el la Olt-valo (ekz. Peisaj cu Oltul, Mănăstirea, Seara pe Olt, Seară liniștită) plenajn de romantika atmosfero aŭ eĉ dramo-scenajn. Temis pri rimarkinda kvalito trapasanta la nelertajn metodojn de multaj samtempuloj.[2]
En la Luterana preĝejo (Brașov) ĉe la muro dekstra laŭlonge de la altarejo estas oleprentraĵo fikcia kun ĵuro de urbaj konsilantoj je la Reformaci-libro de Johannes Honterus. Stile tiu ĉi majstroverko similegas al aliaj historiaĵoj en Munkeno el la jaroj 1890-aj kun esprimema realismo.[3]
Ĉe la altaro de Seliștat el la jaro 1807 enestas centra bildo realigita en 1892 fare de Schullerus. Subtenis ties faron la porvirina asocio surloka: videblas Jesuo gvidante permane knabinon.[4] Memportreto de Schullerus admirindas en la sibia Brukenthal-muzeo.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pri la historio de la Monta kirko. Arkivita el la originalo je 2005-02-01. Alirita 2020-07-12.
- ↑ Calendar aniversar al Bibliotecii ASTRA - 150 de ani de existență: 1861-2011
- ↑ Kultura trezoro en la Nigra kirko en Brașov. Arkivita el la originalo je 2021-05-09. Alirita 2020-07-12.
- ↑ Kleine Idylle im Vorland der Karpaten
- ↑ Pictura în Transilvania secolul al XIX-lea - începutul secolului al XX-lea. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2020-07-12.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- E. Antoni, ĉe: Forschungen zur Volks- und Landeskunde. 23, 1980, Heft 2, p 79ss. (kun verkara listo kaj ligoj utilaj)
- M. Tătaru, ĉe: Revue roumaine d’histoire de l’art, Sér. Beaux-Arts 23, 1986, p. 67ss.
- W. Myss, Kunst in Siebenbürgen, 1991; altvaloras la registo, aparte p. 275 (ankaŭ pri Trude S.)
- Die Siebenbürger Sachsen. Lex., eldonis W. Myß, (1993) (kun bildo, ankaŭ pri Trude S.)
- K. Klein, ĉe: Zeitschrift für Siebenbürger Landeskunde. 19 (90), 1996, p. 51ss.
- Victor Roth: Fritz Schullerus - Ein siebenbürgisch - sächsisches Künstlerleben, editura Krafft, Sibiu, 1908.
- Adolf Schullerus: Gustav Adolf Schullerus und Fritz Schullerus: ein Lebensbild von Sohnes- und Bruders-hand, J. Drotleff, Sibiu 1900
- Mesea, Iulia. Fritz Schullerus și povara tradiției (Fritz Schullerus et le poid de la tradition). Ĉe: AB artă, 1999-2002, 4, p. 287-304.
- Mesea, Iulia. Valori și semnificații ale creației peisagistice a lui Fritz Schullerus (Valeurs et significations de la création paysagistique de Fritz Schullerus). Ĉe: Sargeția, 1997-1998, 27, nr. 1, p. 793-800.