Futura junulo Konan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Futura junulo Konan
animea televida serio
Originala titolo 未来少年コナン
Originala lingvo japana lingvo
Origina lando Japanio
Ĝenro drama animeo kaj mangao, science fiction anime and manga, aventura animeo kaj mangao
Reĝisoro Miyazaki Hayao
Muziko de Shin'ichirō Ikebe
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 26
Daŭro sen reklamoj 25
Elsendo
Elsendita 4 apr. 1978 – 31 okt. 1978
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Futura junulo Konan (japane: 未来少年コナン [miraiŝōnen Konan]), estas sciencfikcia animacia sagao produktita de Nippon Animation sub la reĝisorado de Mijazaki Hajao. Tiu sagao aperis unue kiel televida serio kaj konsistas el 26 epizodoj daŭrantaj po 29 minutojn (inkluzive epizodajn muzikajn malfermon kaj finon) en la japana televida kanalo NHK, kiu disradiis ĝin ekde la 4-a de aprilo 1978 ĝis la 31-a de oktobro 1978.

"Futura junulo Konan"
animea televida serio
Originala titolo 未来少年コナン
[Miraiŝōnen Konan]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 1978
Daŭro 26 epizodoj, po 29 minutoj
Ĝenro sciencfikcia animeo
Reĝisoro(j) Mijazaki Hajao
Laŭ la verko de Aleksander Kej
Muziko de Ikebe Ŝiniĉiro
Produktinta firmao Nippon Animation, NHK
IMDb
vdr

Tiu filmo estas unu el la unuaj grandaj verkoj de la fama reĝisoro Mijazaki Hajao, kiu reĝisoris la tutan serion. Mijazaki dezajnis ankaŭ la karakterojn kune kun Ocuka Jasuo, mem desegnis la skizojn por 10 epizodoj kaj kune kun alia artisto — por aliaj 6 episodoj.

Ankaŭ multaj aliaj famaj artistoj kunlaboris en tiu filmo, kiel Hajakaŭa Kejĝi (kun-reĝisoro de 16 epizodoj, skizoj), Takahata Isao (kun-reĝisoro en 2 epizodoj, skizoj) kaj Tomino Joŝijuki, Okuda Sejĝi, Iŝiguro Noboru kaj Suzuki Takajoŝi (skizoj). La muzikon por la filmo komponis Ikebe Ŝiniĉiro. La rakonto de la filmo sekvas la novelon "The Incredible Tide" de Aleksander Kej.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La filmo (aperinta en 1978) rakontas pri la malproksima futuro, julion 2008 — tempon, kiam la homaro estas minacata de forpereo. Detrua milito inter la grandaj nacioj uzantaj ultramagnetajn armilojn jam okazis kaj difektegis la terkruston tiel, ke la tera akso kliniĝis, la kvin kontinentoj disŝiriĝis kaj malaltiĝis ĝis sub marnivelo.

La provo de grupo de homoj fuĝi en la kosmon malsukcesis, kaj iliaj kosmoŝipoj refalis Teren. Nur unu el tiuj eskapis neniigon kaj falis sur malgrandan insulon, kiu mirakle pluekzistis. Nemultaj ŝiprompuloj tie loĝigis la insulon, konstruante malgrandan kolonion.

En la socio de tiuj postvivantoj naskiĝis knabo, nomata Konan, nova radieto de espero sur la Tero. Dek unu jarojn poste preskaŭ ĉiuj postvivantoj estas mortintaj. Nur Konan kaj lia "avo" ankoraŭ vivas sur la insulo. Kiam iutage Konan ektrovas svenintan knabinon, nomatan Lana, kuŝantan sur la plaĝo, por ambaŭ komenciĝas granda aventuro.

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Konan (コナン [konan], angle: Conan)

La protagonisto de la filmo, 11-jaraĝa knabo, kiu kunvivas sur la insulo "Nokosareĝima" (laŭvorte: Postrestita Insulo) kun sia "avo". Konan estas nekredeble forta kaj posedas telepatian afinecon al Lana.

Lana (ラナ [rana], angle: Lana)

Lana estas la unua homo kiu de ekstere venas al "Nokosareĝima", kaj la unua knabino, kiun Konan vidis. Lana estas la nepino de d-ro Lao. Lepka volas uzi ŝin por devigi doktoron Lao malkaŝi la sekreton de la suna energio. Lana posedas telepatian talenton kaj povas komuniki kun la mevo Tikki kaj senti la ĉeeston de sia avo en la malproksimo. Ŝi venas el "Hajhaba" ([haihābā], laŭvorte: Alta Haveno).

Avĉjo (おじい [oĝī], angle: Grandpa)

La "avo" de Konan, kies preciza grado de parenceco al Konan ne estas klara, ĉar li mem diras, ke la patrino de Konan mortis baldaŭ post la naskiĝo kaj poste la tuta kolektivo kune zorgis por Konan.

Monsli (モンスリー [monsurī], angle: Monsley)

Monsurī, juna komandantino de la armeo de "Industria", estas la dua ne-insulano, kiun Konan ekvidas. Ŝi obeas al ordonoj de Lepka kaj, kiel pilotino de la flugboato "Falko", ŝi helpas kapti fuĝintan Lana-n. Poste ŝi komandas la invadon de Hajhaba. Sed finfine ŝi kontraŭstaras al Lepka kaj iĝas aliancanino de Konan.

Ĝimsi (ジムシー [ĝimuŝī], angle: Jimsy)

Ĝimsi estas sovaĝa knabo, kiu loĝas sole en "Plastika insulo", la unua insulo, al kiu Konan alvenas. Post mallonga batalo inter ili Ĝimsi iĝas la unua kaj fida amiko de Konan kaj helpas al Konan liberigi Lana-n. Ĝimsi estas ekstraordinara ĉasisto kaj estas primare movigata de sia malsata stomako.

Dajs (ダイス [daisu], angle: Dyce)

Dajs estas civitano de "Industria" kaj la ŝipestro de la velŝipo "Barakuda". Antaŭ la nuna rakonto li havis ordonon alporti Lana-n, kiel kaptitinon de Hajhaba al "Industria", sed pro kompato li estis lasinta ŝin eskapi. Komence Dajs estas preskaŭ komika pragmatulo, sed proksimume je la fino ankaŭ li iĝas aliancano de Konan.

Lepka (レプカ [repuka], angle: Lepka)

Kiel registarestro de "Industria", Lepka teorie estas sub la disponado de la Alta Konsilio de "Industria", kiu konsistas el grupo de altrangaj sciencistoj. Sed li intencas realigi sian propran fiplanon kaj faras sin diktatoro; li estas la granda fiulo de la filmo kaj la antagonisto al Konan. Lepka strebas posedi la sekreton de la suna energio por aktivigi siajn armilajn sistemojn por regi super la tuta tero.

Doktoro Lao (ラオ博士 [rao-hakase], angle: Dr. Lao)

Lao estas avo de Lana kaj komence membro de la Alta Konsilio de "Industria". Eksciinte la intencojn de Lepka, li estis fuĝinta kaj malaperinta. Li volas permesi uzi la sunan energion, kies sekreton nur li scias, nur por pacemaj celoj, kaj volas, ke la popolo de "Industria" forĵetu siajn armilojn kaj komencu novan vivon.

Animea televida serio[redakti | redakti fonton]

"Futura junulo Konan" estis unue disradiata en Japanio de la ŝtata televido NHK TV network ekde la 4-a de aprilo ĝis la 31-a de oktobro 1978, ĉiufoje marde vespere 19:30 — 20:00, Poste refoje en decembro 1979 kaj marto/aprilo 1980. Poste, kelkajn fojojn en la satelitaj televidaj kanaloj kaj fine Animax tradukis kaj voĉtradukis ĝin en la anglan, tradukante titolon, kiel Conan, the Boy in Future. Dumtempe tiu televida serio estas tradukita en plurajn lingvojn, inkluzive la korean, Mandarinon, la francan, la hispanan, la italan, la portugalan kaj la araban. Nun ĝi estas disradiita en multaj landoj en Sudorienta Azio, Eŭropo, Latinida Ameriko kaj en arabaj landoj.

Produkto de[redakti | redakti fonton]

Temaj kantoj[redakti | redakti fonton]

Titolo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

lingvo titolo signifo
angla Conan, the Boy in Future Konan, la junulo en futuro
araba عدنان و لينا Adnān [=Konan] kaj Līnā [=Rana]
araba مغامرات عدنان (la) aventurulo Adnān [=Konan]
france Conan, le fils du futur Konan, la junulo de la futuro
hispana Conan el niño del futuro Konan, la junulo de la futuro
itala Conan, il ragazzo del futuro Konan, la junulo de la futuro
japana 未来少年コナン futur-junulo Konan
normĉina 高立的未來世界 (la) futur-mondo de Gāolì [=Konan]
korea 미래소년 코난 (la) futuro-junulo Konan
portugala Conan - O Rapaz do Futuro Konan, la junulo de la futuro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]