Gábor Szigethy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Szigethy
Persona informo
Naskonomo Szigethy Gábor
Naskiĝo 29-an de septembro 1942 (1942-09-29) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Júlia Gábor
Okupo
Okupo aktoro • theatre historian • teatra reĝisoro
vdr

Gábor Szigethy [sigeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szigethy Gábor estas hungara teatrohistoriisto, reĝisoro, altlerneja instruisto.

Gábor Szigethy [1] naskiĝis la 29-an de septembro 1942 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Szigethy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1960, poste li estis simpla laboristo en teatro 2 jarojn. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967, sed dum la studentaj jaroj li faris plurajn laborojn. Jam en 1966 li eklaboris en teatroscienca instituto, post la diplomo li ankaŭ kontribuis. Inter 1972–1976 li estis redaktoro en eldonejo (intertempe en 1975 li doktoriĝis), inter 1972-1993 li instruis en la menciita universitato. En 1989 li establis memorĉambron pri Éva Ruttkai, poste li gvidis ĝin ĝis 2004. En 1990 li partoprenis en establo de nova katedro de Universitato de Veszprém, poste li ankaŭ instruis ĝis 2000. Inter 1993 kaj 1997 li estis reĝisoro de Teatro Petőfi (Veszprém). Inter 1999-2003 li faris dokumentajn filmojn por la televizio. Inter 2000-2010 li instruis en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) kaj Katolika Universitato Péter Pázmány. Inter 2009-2011 li estis reĝisoro en Nacia Teatro (Győr). Li ricevis premion en 2012, poste premion Kossuth en 2019. Li havas edzinon, 2 filinoj naskiĝis en 1967 kaj 1970.

Elektitaj teatraj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • Bohócparádé (1996, aŭtoro)
  • Pikáns zsoltár – Mezei Mária válogatott válaszai (2010, aŭtoro, reĝisoro kaj aktoro)
  • Sándor Petőfi: Tigris és hiéna (1993, reĝisoro)
  • Ferenc Molnár: Üvegcipő (1994, 1997, reĝisoro)
  • Friedrich Schiller: Kabale und Liebe (1995, reĝisoro)
  • Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde (2010, reĝisoro)

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Machiavellizmus (1977)
  • Shakespearet olvasó Petőfi (1979)
  • Ezeréves utazásom (1991)
  • Dallamok szavakra, színészre és politikára (2003)
  • 1956 árnyéka (2005)
  • Látlelet, 1956-2006 (2007)
  • Kereszt-metszet (2011)
  • Balatonfüred-Csopak. Borospincékben józanul (2016)

Elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Tálentum (2001, reĝisoro)
  • Madár-legenda (2003, reĝisoro)
  • Költők márciusa (2005, rolanto, scenaristo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]