Géza Csapó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Csapó
Géza Csapó
Géza Csapó
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1950 (1950-12-29)
en Szolnok
Morto 14-an de septembro 2022 (2022-09-14) (71-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gyula Juhász Teacher Training College • Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kajakisto • sporta trejnisto
vdr

Géza Csapó [ĉapO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapó Géza estis hungara kajakisto, dufoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.

Géza Csapó[1] naskiĝis la 29-an de decembro 1950 en Szolnok, li mortis la 14-an de septembro 2022 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Csapó akiris pedagogian diplomon en Altlernejo Gyula Juhász, baldaŭ trejnistan diplomon en Gimnastika Universitato de Budapeŝto.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Géza Csapó inter 1966-1971 estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur la Tiso, poste en Szeged. Li estis hungara ĉampiono 13-foje inter 1971-1979 plej ofte individue. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun arĝenta kaj bronza medaloj individue, krome en mondĉampionumoj li estis la unua sesfoje inter 1971-1975. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1980, poste li estis trejnisto en Szeged.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]