Gabriel Hanotaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gabriel Hanotaux
Gabriel Hanotaux en 1921
Gabriel Hanotaux en 1921
Personaj informoj
Naskiĝo 19-an de novembro 1853 (1853-11-19)
en Beaurevoir
Morto 11-an de aprilo 1944 (1944-04-11) (90-jara)
en Parizo
Tombo Tombejo de Passy
Ŝtataneco Francio
Alma mater École Nationale des Chartes
Profesio politikisto, historiisto, diplomato
Lingvoj franca lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Gabriel Albert Auguste Hanotaux estis franca diplomato, historiisto kaj politikisto.

Gabriel Hanotaux kaj esperanto[redakti | redakti fonton]

Kiel reprezentanto de Francio al la Ligo de Nacioj, li partoprenis en la kvar unuaj ĝeneralaj asembleoj, de 1920 ĝis 1923. Li kontraŭis la akcepton de esperanto kiel laborlingvo de la Ligo de Nacioj, nome de Francio, timante ke esperanto kontraŭstaru la tiaman internacian statuton de la franca lingvo[1][2]. Pri tio, vidu ankaŭ Léon Bérard.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Franca delegito Gabriel Hanotaux, akademiano, kontraŭbatalis la proponon per elokvanta prilaŭdo de la franca lingvo kaj de ĝia literaturo “jam universala en la tuta mondo de l'penso”. Li petis, ke oni ne malfermu diskuton pri tio temo kaj proponis la sendiskutan prokraston. Tuj la prezidanto voĉdonis pri tio. Post konfuza baloto, dufoje rekomencita, per leviĝo kaj sido, li proklamis la prokraston. La plimulto sindetenis, sed neniu subtenanto poste rajtis paroli. La tuta afero kaŭzis sufiĉe grandan bruon en la tutmonda gazetaro, interalie en la japana, kiu sin montris malkontenta pri tiu rifuzo kaj favoris Esperanton.» Edmond Privat, Historio de la lingvo esperanto, Internacia esperanto Instituto, 1927, p.136-137.
  2. “Francio, tiutempe sentante sin en defensivo pro la kreskanta prestiĝo de la angla, vidis en la poresperanta rezoluciprojekto plian minacon al la pozicio de la franca lingvo kiel la klasika lingvo de diplomatio. La delegito, Gabriel Hanotaux, membro de la Franca Akademio, eksministro pri landaj aferoj kaj historiisto, kiu en siaj verkoj gloris la francan imperiismon, kolere turnis sin kontraŭ la rekomendo. Sen ke la alilandaj delegitoj kuraĝis kontraŭparoli, Hanotaux elokvente postulis “honoron” por sia lingvo, la franca, “kiu havas sian historion, sian belecon, kiu esti uzata de tre grandaj verkistoj, kiu estas konata en la tuta mondo, kiu estis admirinda vastigilo de ideoj” (Cit. Esperanto 17. 1921, p.3). Li atingis, ke estis decidite, sen diskuto, prokrasti la aferon.» Ulrich Lins, La Danĝera Lingvo, Eldonejo Progreso, 1990, p.63.