Saltu al enhavo

Léon Bérard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon
Léon Bérard
Léon Bérard
Persona informo
Naskiĝo 6-a de januaro 1876
en Sauveterre-de-Béarn, Francio
Morto 24-a de februaro 1960
en Parizo, Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Katolika Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo diplomato
verkisto
politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Léon Bérard estis franca politikisto kaj advokato.

Li estis ministro de publika instruado en 1919 kaj de 1921 ĝis 1924. Poste, li estis ministro de justico de 1931 ĝis 1932. Li estis elektita en la Franca Akademio en 1934.

Li estis ambasadoro de la Reĝimo de Vichy ĉe la Apostola Seĝo de 1940 ĝis 1945.

Léon Bérard kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Léon Bérard estis fervora oponanto al Esperanto, kiun li konsideris danĝera ilo de Internaciismo kaj konkurenco al la rolo de la franca lingvo en la mondo.[1] Kiel ministro de publika instruado li malpermesis per oficiala cirkulero en ĉiuj francaj lernejoj instruadon aŭ propagandon por Esperanto[2]. Li intervenis por ke la komisiono de la Ligo de Nacioj, kiu devis voĉdoni pri la uzo de Esperanto kiel internacia helplingvo, malakceptu ĝin.[3] En 1930, Houbart, Direktoro de «La Movado» el Parizo, havis intervjuon kun S-ro Leon Berard kiu deklaris

« Mi ne estas kontraŭulo de Esperanto, tute ne! Tion vi povas certigi. Mi ekzamenis la strukturon de Esperanto. Ĉar tiu ĉi devenas, ĉefe de la latina lingvo, ĝi estas plej facile lernebla de la Francoj. Ĉu, cetere, rektoro de Akademio ne diris, ke Esperanto estas la latina lingvo de la demokratio ? Kaj, ĉar la proporcio de vortoj el la aliaj eŭropaj lingvoj estas ankoraŭ granda, oni povas diri, ke Esperanto estas lingvo, kiu ĉie devas veki scivolon. Laŭ la spirita vidpunkto, mi konsentas, ke Esperanto povas tre helpi al la alproksimiĝo de la popoloj, ĉar la unua devo por amikiĝi estas paroli saman lingvon. Ne sufiĉas la eksteraj elmontraĵoj de amikeco, pli necesas la vortesprimo de l’amikecaj sentoj»[4].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Edmond Privat, Historio de la lingvo esperanto, Internacia Esperanto Instituto, 1927, p.141.
  2. Circulaire ministérielle du 3 juin 1922 subskribita de Léon Bérard
  3. Edmond Privat, Historio de la lingvo esperanto, Internacia Esperanto Instituto, 1927, p.148-149.
  4. Belga esperantisto n180 (feb 1930)