Galango
Galango | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Alpinia galanga Willd., 1797 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Sekura
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Galango (Alpinia galanga) estas planto, parence al zingibro. Ĝi ankaŭ foje nomiĝas tajlanda zingibro. Ĝi estas staŭda planto el la tropikoj.
Galango verŝajne venas el Indonezio sed nuntempe estas kultivata en Hindoĉinio, Tajlando, Malajzio kaj Indonezio. La spico tamen kun certeco estis uzata en la 12-a jarcento ankaŭ en Eŭropo: Hildegard de Bingen uzis ĝin en tiu tempo kiel kuracilo por ‘kordoloro’.
La radiko estas uzata kiel spico kaj havas mildan zingibroguston. Ĝi ankaŭ havas iom akran guston kiu inklinas al pipro kaj odoras kiel citruso kaj pino. Ĝi estas uzata freŝa, sekigita aŭ konservita. Galango povas, en receptoj, esti anstataŭata de zingibro kun iom da pipro.
Galangoradiko, en Indonezio, estas konsiderata kiel stimulilo kaj afrodiziigaĵo. Krome ĝi instigus menstruon.