Galinolo
Galinolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La galinoloj estas mezgrandaj akvobirdoj kiuj estas membroj de la familio de Raledoj. Ili kunformas la genron Gallinula. Ili estas proksimuloj de fulikoj, kaj pro ties nervozema maltrankvileco estas ie nomataj nervozaj fulikoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiuj raloj estas entute brunaj kaj nigraj kun kelkaj blankaj partoj ĉe plumaro, kaj diference de aliaj raloj ili estas facile videblaj manĝantaj en malfermaj akvobordoj plie ol inter junkaro. Ili eĉ povas resti en terkulturejoj kaj proksime de homoj, ekzemple de padoj aŭ eĉ ŝoseoj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Ili havas mallongajn, rondformajn flugilojn kaj estas malfortaj flugantoj, kvankam ili estas kapablaj flugi longajn distancojn. Ekzemple la Verdkrura galinolo migras ĝis 2,000 km el ties bredejo al pli varmaj partoj de Siberio. Tiuj kiuj migras faras ĝin dumnokte. Sed la Galinolo de insulo Gough estas konsiderata kiel "preskaŭ nefluga".
Galinoloj povas piediri lerte per siaj fortaj kruroj kaj havas longajn fingrojn kiuj estas bone adaptitaj al mildaj neregulaj surfacoj.
Tiuj birdoj estas ĉiomanĝantaj, prenante plantan materialon, etajn bestetojn kaj ovojn. Ili estas agresemaj kaj tiele defendas teritorion dum bredsezono, sed aliepoke ili estas troveblaj en grandaj aroj en umbraj lagoj kun sufiĉe da plantaro.
Prahistorio
[redakti | redakti fonton]Fosilia specio, Gallinula kansarum, estas konata kiel vivinta en Malfrua Plioceno kaj ties restaĵoj aperis en Kansaso. Krome, 2 fosiliaj subspecioj de nuntempaj specioj estis trovataj: Gallinula chloropus brodkorbi el plejstoceno en rivero Ichetuckni, kaj la dubinda Gallinula mortierii reperta rilate la loĝantaron de Tasmania galinolo kiu iam loĝis Aŭstralion.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Samoa galinolo, Gallinula pacifica (foje lokita en genro Pareudiastes, formortinta?
- Makira galinolo, Gallinula silvestris (foje lokita en genro Pareudiastes aŭ Edithornis, formortinta?
- Tristana galinolo, Gallinula nesiotis formortinta
- Galinolo de insulo Gough, Gallinula comeri
- Verdkrura galinolo, Gallinula chloropus
- Sombra galinolo, Gallinula tenebrosa
- Gallinula angulata
- Gallinula melanops
- Gallinula ventralis
- Tasmania galinolo, Gallinula mortierii
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Brisson, Mathurin Jacques (1760): Ornithologie 1: 46-56, plates V and VI.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ARKive - images and movies of the Gough Island Moorhen (Gallinula comeri) Arkivigite je 2006-06-29 per la retarkivo Wayback Machine