Gavin Douglas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gavin Douglas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1473 (1473-11-30)
en Lothian
Morto 31-an de aŭgusto 1522 (1522-08-31) (48-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per nigra morto vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj meza anglaMezepoka latinoanglalatina vd
Ŝtataneco Skotlando vd
Alma mater Universitato St. Andrews vd
Familio
Dinastio Clan Douglas vd
Patro Archibald Douglas, 5th Earl of Angus vd
Patrino Elizabeth Boyd vd
Gefratoj George Douglas, Master of Angus • William Douglas vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • tradukisto • katolika sacerdoto • verkisto • katolika episkopo vd
Laborkampo poezio • translations from Latin • traduko en la anglan • kristanismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gavin Douglas (n. ĉ.1474, m. septembron 1522) estis skota episkopo, tradukisto kaj poeto. Li estis inter la plej gravaj verkistoj de la skota renesanco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De 1489 al 1494 li studis ĉe Universitato St. Andrews. Verŝajne li plustudis ĉe Parizo. Li iĝis pastro. Ĉirkaŭ 1514 la skota reĝino-regentino Margaret Tudor nomumis lin abato de Arbroath. Poste ŝi nomumis lin ĉefepiskopo de St Andrews, sed ŝia intenco ne sukcesis kaj li neniam havis tiun postenon. En 1515 ŝi nomumis lin episkopo de Dunkeld, kaj li gajnis tiun rangon nepost finjulio 1516.

En majo 1517 Gavin Douglas partoprenis mision al Francio. Tie li kaj John Stewart (Duko de Albany) subskribis traktaton kiu renovigis la longdaŭran aliancon de Francio kaj Skotlando kaj per kiu Jakobo la 5-a (Skotlando) edziĝos al filino de la franca reĝo.

Sekvis kvereloj inter la gravuloj de Skotlando, dum kiu Gavin Douglas estis sendata al Anglio por peti la subtenon de Henriko la 8-a kontraŭ Margaret Tudor kaj la partio kiu favoris Francion. Li estis senigata de sia dioĉezo kaj restis en Anglio. En 1522 li mortis pro pesto en Londono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis siajn poemojn kaj tradukojn de 1501 al 1513: post 1513 li ne plu verkis, verŝajne ĉar li estis tro okupata pri politikaj aferoj. Liaj ĉefaj verkoj estas: