Gediminas Degėsys
Etoso
Gediminas Degėsys | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1980 (44-jaraĝa) en Alytus |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | litova |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Gediminas DEGĖSYS (naskiĝis la 30-an de majo 1980 en la urbo Alytus, Litovio) estas poligloto, aŭtoro de tri lernolibroj de fremdaj lingvoj. Liaj versaĵoj ofte aperas en litovlingvaj kaj esperantlingvaj revuoj, estas tradukataj al la angla kaj al la franca.
Poligloto[redakti | redakti fonton]
Gediminas Degėsys studis en litovaj universitatoj pri edukado, krome ankaŭ en Romo (Italio) kaj Moskvo (Rusio). Krom sia denaska lingvo, la litova, kaj Esperanto[1], li flue parolas la anglan, hispanan, italan, latvan, francan kaj la rusan. Krom la svahila kaj la germana[2] li ankaŭ legas kaj komprenas ĉirkaŭ 20 aliajn lingvojn[3].
La 2-an de marto 2024 li partoprenis sukcese en la elsendo "Stilius" de la litovia nacia televido[3].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (lt) Ugnė Karaliūnaitė, Poliglotas dr. Gediminas Degėsys apie dirbtinę esperanto kalbą: „Ją renkasi tie, kuriems sunku mokytis kitų kalbų (Poligloto d-ro Gediminas Degėsys pri la artefarita lingvo Esperanto: "Ĝi estas elektita de tiuj, kiuj malfacile lernas aliajn lingvojn") zmones.lt, la 27-an de septembro 2019, alirite la 25-an de marto 2021.
- ↑ (lt) Alytiškis poliglotas G. Degėsys: Aistringesnis kalbėtojas esu dzūkų ir lietuvių kalbomis, Alytausgidas.lt, la 26-an de septembro 2019, alirite la 25-an de marto 2021.
- ↑ 3,0 3,1 (lt) 12 kalbomis kalbantis poliglotas Gediminas Degėsys: norint išmokti, blogiausias žodis – motyvacija (Gediminas Degėsys, poligloto kiu parolas 12 lingvojn: la plej malbona vorto por lernado estas instigo), LRT, la 2-an de marto 2024.