Geely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geely
Geely
motorcycle manufacturer • aŭtomobilo-faranta firmao • negoco • transporta firmao • transnacia firmao • konglomerita firmao vd
Dum 6-a de novembro 1986 - nekonata/nuntempe
Jura formo Holdingo
Fondita en 1986
Fondintoj Li Shufu vd
Sidejo Hangĝoŭo, Ĝeĝjango
 Ĉinio
Lando Popola Respubliko Ĉinio
Estr(ar)o Li Shufu
Dungitoj 12 000 (2009)
Bilanco RMB¥ 879 milionoj (2008)[1]
Agokampo Aŭtomobilo
aŭtomobilomotoroTransmisiilo (mekaniko)
Posedata de Li Shufu vd
filiaj kompanioj smart • Zeekr • Lotus Cars • Volvo Cars • Polestar • Geely Ming Industrial • Shanghai Maple • London EV Company • Benelli • Volocopter • Qianjiang Motorcycle vd
Posedataj kompanioj Geely Auto vd
TTT Geely.com
vdr

Geely Automobile (Simpligita ĉina: 吉利汽车; ĉina skribo: 吉利汽车; pinjino: Jili Qìchē) (Hkse: 0175) estas ĉina aŭtomobilmarko kaj la unua sendependa fabrikanto de aŭtomobiloj en Ĉina Popola Respubliko. La gepatra kompanio estas Geely Holding Group (吉利控股集团). En decembro 2009 estis anoncite, ke estis konsentita la akiro de Volvo Cars de Ford Motor Company.[2]

Geely estas marko kiu komencis en 1986 kiel fabrikanto de fridujoj kaj klimatiziloj. En 1994, Geely komencis fabriki motorbiciklojn kaj skoterojn. La produktado de aŭtomobiloj komenciĝis en 1999. En 2005 Geely Automobile kaj Daewoo subskribis konsenton por disvolvi vehiklojn en Azio. Fakte, Ĉinio disponas pri 57 markoj de propraj aŭtomobiloj. Geely estas la naŭa ĉina aŭtomobila entrepreno laŭ grando de merkato, tre fora de la tri plej grandaj de Ĉinio: SAIC, BAIC kaj Dongfeng.

Geely havas uzinon de ĉ. 12 000 personoj. Ĝi ekspluatas ses fabrikojn de muntado tra tuta Ĉinio kun produkt-kapacito de entute 300 000 vehikloj ĉiujare. La grupo ankaŭ posedas ĉ. 500 vendejojn kaj 600 riparejojn en la tuta lando.

Geely oficiale akiris la svedan fabrikanton Volvo de manoj de Ford en 2010.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Geely en la hispana Vikipedio.