Genesis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Genesis (bando))
Genesis
Genesis en 2007 (de maldekstre): Daryl Stuermer, Mike Rutherford, Tony Banks kaj Phil Collins.
Genesis en 2007 (de maldekstre): Daryl Stuermer, Mike Rutherford, Tony Banks kaj Phil Collins.
Bazaj informoj
Deveno Anglio Godalming, Anglio
Ĝenroj Arta roko
Progresiva roko
Pop-rokmuziko
Aktivaj jaroj 1967 - nuntempo
Retejo www.genesis-music.com
Membroj

Tony Banks
Phil Collins
Mike Rutherford

Antaŭaj membroj

Peter Gabriel
Steve Hackett
Anthony Phillips
John Mayhew
John Silver
Chris Stewart
Ray Wilson

vdr

Genesis estas brita progresiv-roka kaj pop-roka grupo fondita en 1967. Per pli da 150 milionoj da venditaj diskoj ĝi enviciĝas inter la 30 plej sukcesaj grupoj de ĉiuj tempoj. Ili influis multajn progresiv-rokajn kaj pop-rokajn grupojn, menciite de grupoj kiel Marillion, Rush, Mostly Autumn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvinopa tempo[redakti | redakti fonton]

La grupo naskiĝis per la renkonto en 1967 de kvin ŝtudentoj el Charterhouse lernejo (apud Londono):

Ilia unua albumo estis "From Genesis To Revelation", eldonita en 1969, kun John Silver anstataǔante Chris Stewart-on. Ĝi estis surbendigata sub la influo de Jonathan King, muzikproduktisto de la juna grupo, kaj estis komerca fiasko. "Trespass" estis la dua studialbumo, surbendigita kaj publikigita en 1970, kun John Mayhew anstataǔante John Silver-on. Ĝi montris folkecan progresivrokan stilon kiu estis sufiĉe for el la komenca verko.Trespass estis la unua el kelkaj albumoj de Genesis surbendigitaj en Londono ĉe la Trident Studios. Kvankam la albumo ne estis komerca sukceso en Britio (ĝi nur atingis la numeron 98an dum unu semajno en 1984), ĝi estis sufiĉe sukcesa ĉe la kritiko spite sian vendomankon. Tamen la albumo plej sukcesis en Belgio, kie ĝi atingis la numeron 1, konduke al la unuaj eksterlandaj koncertoj fare de la bando en tiu lando en marto de 1971.

Post tiu albumo, la bando ne kontentis kun la tamburado de John Mayhew kaj anstataŭis lin per Phil Collins, post la foriro de Anthony Phillips.

"Nursery Cryme" estis la tria studialbumo kaj estis registrita kaj publikigita en 1971. Ĝi estas ankaŭ la unua albumo de la kvinteto formata de Peter Gabriel, Tony Banks, Mike Rutherford, Phil Collins kaj Steve Hackett; tiuj du lastaj anstataŭantaj la iamajn John Mayhew kaj Anthony Phillips, ĉe drumoj kaj gitaro respective, en 1970 kaj en 1971. Tiu anaro daŭris ĝis A Trick of the Tail, kiam Phil Collins iĝis estra kantisto anstataŭ Peter Gabriel post ties eliro el la grupo en 1975.

En 1972 venis "Foxtrot" kiu estis la unua albumo de Genesis, kiu eniris en la grupon de la 20aj plej vendataj diskoj en Britio.

Peter Gabriel vestita kiel "Britannia", dum kantado de "Dancing with The Moonlit Knight", 1974

"Selling England by the Pound" estis la kvina studialbumo de la grupo, publikigita la 12an de oktobro 1973 pere de entreprenoj Charisma Records (Eŭropo) kaj Atlantic Records (Usono). Ĝi sekvis post Foxtrot kaj estis la plej sukcesa komerca pinto tiame, atingante numeron 3a en Britio[1] kie ĝi restis en la listo dum 21 semajnoj. La albumo ricevis oran atestigilon en Usono en 1990. Ĝi ricevis ankaŭ sukcesan akcepton de kritikaro.

La albuma kovrilo estas pentraĵo de Betty Swanwick nome The Dream ("La Revo"). La origina pentraĵo ne aperigis gazontondilon; la bando mendis al Swanwick aldoni ĝin poste kiel aludo al la kanto "I Know What I Like."

"The Lamb Lies Down On Broadway" estis duobla konceptalbumo registrita kaj publikigita en 1974. Ĝi estis la lasta albumo de la grupo kun Peter Gabriel. Dum la turneo ludante "The Lamb Lies Down On Broadway", Gabriel anoncis al siaj kunuloj ke li decidis forlasi la bandon, pretekstante malkonekton kun la ceteraj membroj kaj la trostreĉiĝojn de sia geedziĝo kaj la malfacila naskiĝo de lia unua infano. Tamen, li finis sian sindevontigon ĝis la konkludo de la turneo.

Kvaropa tempo[redakti | redakti fonton]

La grupo laŭdire vane aŭdiciis pli ol 400 gvidajn kantistojn por trovi anstataŭaĵon por Gabriel. Finfine, ili decidis ke la drumisto Phil Collins, kiu ĝis tiam kunlaboris en la subtena voĉo, fariĝu la gvida kantisto.

Por la sekva albumo de 1976 A Trick Of The Tail, la nova produktisto David Hentschel, donis al la albumo pli klarsonan produktadon. Muzikaj historiistoj poste rimarkis ke Collins sonis "pli Gabriel-eca ol Gabriel".[2]

Por koncerte drumi dum li kantadas, Collins postulis la helpon de dua drumisto, kaj Bill Bruford, eksa ano de Yes kaj King Crimson estis dungita.

Poste, Genesis registris Wind & Wuthering, la unua el du albumoj registritaj ĉe la Relight Studioj en Hilvarenbeek en Nederlando. Tiam la usona tamburisto Chester Thompson anstataŭis Bill-on Bruford.

En 1977 Steve Hackett decidis foriri la grupon. La aliaj membroj elektis ne anstataŭi lin: de tiam Mike Rutherford alprenis sole la gitaron en studio kaj la grupo dungis la usona gitaristo kaj basisto Daryl Stuermer por kompletigi la grupon dum la koncertoj.

Triopa tempo[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1992 la anaro estis do konstanta: trio en studio (Banks, Collins, Rutherford) kaj kvinteto dum koncertoj (Banks, Collins, Rutherford, Stuermer, Thompson).

En 1978 la grupo publikigis sian unuan albumon trie kaj sekve decidis titoli ĝin "And then they were three…". Ĉiuj albumoj havis privatan kaj humuran titolon antaŭ la grupo interkonsentis pri oficiala titolo, sed tiam la privata titolo iĝis la oficiala. And then they were three markis muzikan evoluon: krom la foresto de la agordoj kreitaj de Steve Hackett, la kantoj iĝis pli malgrandaj kaj pli simplaj. ̈Ĉi-tiu albumo enhavas la unuan gravan ŝlagron de la grupo: "Follow you follow me". 

La sekvantan jaron Tony Banks kaj Mike Rutherford verkis kaj surbendigis iliajn unuajn soloajn albumojn: A curious feeling por Tony (en kiu oni retrovas Chester Thompson) kaj Smallcreep’s Day por Mike (en kiu oni retrovas Anthony Phillips). 

En 1980 la trio rekuniĝis por surbendigi la sekvantan albumon kaj komencis verki muzikajn pecojn komponitaj el komunaj improvizaĵoj. Tiu laboro naskigis longan (preskaŭ duona horo) pecon da muziko, kiu poste estis dividita laŭ ses eroj (kiuj iĝis "Behind the lines", "Duchess", "Guide Vocal" (verkita de Tony Banks sole), "Turn it on again", "Duke’s travel", kaj "Duke’s end"), ĉar la grupo deziris eviti la komparadon kun "Supper’s ready" kaj doni pli grandan gravecon al tio, kio komence estis nur muzikponto kaj kiu iĝis "Turn it on again", nova modkanto de la grupo. Ses aliaj soloaj kantoj (du el ĉiu muzikisto) kompletas la albumon.En februaro 1981 Phil Collins publikigis sian unuan soloan albumon Face value (en kiu oni retrovas Daryl Stuermer), kiu estis grandega sukseso per la ŝlagro "In the air tonight". De tiam la muzikaj ideoj de Phil estis pli grave konsiderataj de Tony kaj Mike. Samjare la grupo surbendigis sian novan albumon Abacab, ankoraŭ verkita komencante de improvizaĵoj, kun nur unu soloa kanto el ĉiu muzikisto.

En oktobro 1982 Genesis (kvinteta grupo) kaj Peter Gabriel koncertis kaŝnome « Six of the Best », por permesi al Peter Gabriel pagi siajn ŝuldojn kontraktitajn okaze sia fiaska unua festivalo "WOMAD". Steve Hackett inkuziviĝis en la grupon dum la fino de la koncerto.

Venis en 1983 la albumo simple titolita "Genesis", tiel nomita ĉar ĝi estis la unua (de post la foriro de Gabriel) albumo en kiu ĉiuj kantoj estis kunsubskibitaj de ĉiuj anoj de la grupo.

Per la albumoj "Invisible Touch" kaj "We can't dance", eldonitaj en 1986 kaj 1991, Genesis iĝis famega grupo, pleniganta tutmonde la plej grandajn stadionojn.

Wilson-a tempo[redakti | redakti fonton]

En 1996, la anoj rekuniĝis por pripensi pri proksima albumo, sed Phil Collins annoncis al la aliaj ke li deziris forlasi la grupon. Agnoskinte ke Phil, mondfama kantisto kaj drumisto, estus malfacile anstataǔenda, Mike kaj Tony elektis ŝanĝi la organizon de la grupo. Ili dungis la junan kantiston Ray Wilson, ekz-kantisto de la grupo Stiltskin (li estas samaĝa ol Genesis- la grupo), kaj dezirante ke unu drumisto ne estu konsiderata kiel kvara neoficiala ano, ili dungis du drumistojn: Nir Zidkyahu kaj Nick D'Virgilio. Tiel la albumo "Calling all station" estis surbendigata en 1997. La grupo poste koncertis kun Nir Zidkyahu kaj la gitaristo kaj bassisto Anthony Drennan. La albumo bone vendiĝis en Eŭropo sed estis komerca fiasko en Nord-Ameriko.Tial Tony kaj Mike tiam decidis haltigi la grupon.

Lastaj turneoj[redakti | redakti fonton]

Genesis en Liono (12-07-2007). De maldekstre: Mike Rutherford, Chester Thompson, Phil Collins, Daryl Stuermer, Tony Banks.

En 2007[redakti | redakti fonton]

Sed en 2006, la historia grupo (Banks, Collins, Gabriel, Hackett, Rutherford) kunsidis por diskuti pri ebla nova kuna projekto. Ve, ili ne trovis interkonsenton, sed Tony, Mike and Phil decidis organizi novan turneon kun Chester Thompson kaj Daryl Stuermer, revivigantaj la kvinteton de la okdekaj jaroj. La turneo titolita "Turn it on again" okazis en Eǔropo kal Nordameriko dum 2007.

En 2020[redakti | redakti fonton]

La 3-an de marto 2020, la grupo (Collins, Banks, Rutherford) anoncis novan turneon okazontan novembre kaj decembre de 2020, en Britio kaj Irlando, kun Daryl Stuermer kaj la drumisto Nicholas Collins, la filo de Phil.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1988 la grupo ricevis premion Grammy pro muzika video al kanto "Land of Confusion".
Ili eniris al la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2010.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UKChartHits, 2465, Genesis hits
  2. "Phil Collins".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]