Geodezia linio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En diferenciala geometrio, geodezia linio estas linio, kiu estas laŭeble rekta sur glata sternaĵo. En la ĝenerala teorio de relativeco, punkta partiklo moviĝas laŭ geodezia kurbo, sub la efiko de gravito.

Difino[redakti | redakti fonton]

Supozu ke estas glata sternaĵo, kune kun afina konekto

.

Konsideru glatan kurbon

.

La kurbo estas geodezia kurbo, se kaj nur se ĝi plenumas la ĉi-subajn kondiĉojn:

  • Ĉe ajna tempo , ekzistas ĉirkaŭaĵo de kaj ankaŭ ĉirkaŭaĵo de la bildaro de la limigaĵo , tiaj ke pri ajna vektora kampo sur , se ĉe ĉiu , do la jena ekvacio, la geodezia ekvacio estas vera:
  • :.

Fakte, la geodezia ekvacio ne dependas de la plivastigo de ; eksplicite, per lokaj koordinatoj , la geodezia ekvacio aspektas jene:

.

En tiu, estas la komponantoj de la afina konekto (la simboloj de Christoffel, se la konekton difinas rimana metriko).

Propraĵoj[redakti | redakti fonton]

La geodezia ekvacio estas duaorda ordinara diferenciala ekvacio. Tial, geodezia kurbo ĉiam ekzistas loke en ajna direkto. Eksplicite, sur glata sternaĵo , ĉe ajna punkto kaj ajna tanĝa vektoro , ekzistas pozitiva reelo kaj geodezia kurbo

tiaj ke

.

Krome, la ĉi-supra geodezia kurbo estas loke unika.

Tamen, ne estas ĉiam vera, ke la geodezia kurbo povas ekzisti senfindaŭre, t.e. difinite sur la argumentaro .

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Sur eŭklida spaco, la geodeziaj kurboj estas rektoj. Sur sfero, la geodeziaj kurboj estas la ĉefcirkloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]