Saltu al enhavo

Georg von Schönerer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg von Schönerer
Schönerer ĉirkaŭ 1900
Schönerer ĉirkaŭ 1900
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1842 (1842-07-17)
en Vieno
Morto 14-an de aŭgusto 1921 (1921-08-14) (79-jaraĝa)
en Schloss Rosenau
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Matthias von Schönerer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
antisemito
kontraŭkatolika aktivisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Georgo Henriko kavaliro de Schönerer (naskiĝinta la 17-an de julio 1842 en Vieno, mortinta la 14-an de aŭgusto 1921 en la kastelo Rosenau apud Zwettl) estis aŭstra politikisto kaj bienposedanto.

De 1879 ĝis la komenciĝo de la 20-a jarcento Schönerer gravis kiel gvidanto de la ‘’Deutschnationale Bewegung’’ (=movado germannacia) kiu klopodis unuigi la germanlingvajn partojn de Aŭstrio-Hungario kun Germanujo. Poste li estris la ‘’Alldeutsche Vereinigung’’ (=tutgermana unuiĝo), partion ekstremistan.

Li ege kontraŭbatalis la katolikismon kaj favoris movadon inter la katolikoj aliĝi aŭ al la Prakatolika Eklezio aŭ konvertiĝi al luteranismo (la t.n. ‘’Los-von-Rom-Bewegung’’ = ni liberiĝu de Romo). Krome lii propagandis la antisemitismon. Li tre influis la junan Adolf Hitler, kiu multajn jarojn loĝis en Vieno.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Paul Molisch: Geschichte der deutschnationalen Bewegung in Österreich. Verlag von Gustav Fischer, Jena 1926.
  • Fünf Reden des Reichsrathsabgeordneten, 1881, surrete ĉe archive.org
  • Brigitte Hamann: Hitlers Wien. Lehrjahre eines Diktators. Piper, München 1996, ISBN 3-492-03598-1.
  • Friedrich Polleroß: Die Erinnerung tut zu weh. Jüdisches Leben und Antisemitismus im Waldviertel. Waldviertler Heimatbund, Horn 1996, ISBN 3-900708-11-8.
  • Franz Trischler: Georg Schönerer – eine österreichische Tragödie. Materialsammlung für ein Referat im Historischen Forum Schloß Rosenau. KFM-Verlag, Stronsdorf 1992, ISBN 3-900315-28-0.
  • Andrew G. Whiteside: Georg Ritter von Schönerer. Alldeutschland und sein Prophet. Styria, Graz/Wien 1981, ISBN 3-222-11363-7.
  • Michael Wladika: Hitlers Vätergeneration. Die Ursprünge des Nationalsozialismus in der k.u.k. Monarchie. Böhlau, Wien 2005, ISBN 3-205-77337-3.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]