George Habash

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Habash
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1926 (1926-08-02)
en Lod,  Brita mandato Palestino
Morto 26-an de januaro 2008 (2008-01-26) (81-jaraĝa)
en Amano
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj araba
Ŝtataneco PalestinoBrita mandato Palestino
Alma mater Usona universitato de Bejruto
Parencoj Yousef Habash
Okupo
Okupo politikistokuracisto
vdr

George HABAŜ [ĝorĝ habaŝ] (n. 2-an de aŭgusto 1926, m. 26-an de januaro 2008) estis la kreanto de la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino. Li naskiĝis en la urbo Lod, kiu nuntempe troviĝas en Israelo, kaj li venis de familio de arabaj kristanaj komercistoj. Li mortis en Amano kie li vivis de pluraj jaroj.

Lia familio perdis ĝian domon en Lod dum la araba-israela milito en 1948, kaj ili devis forlasi sian teron. Habash studis medicinon en la prestiĝa Usona Universitato de Bejruto, kaj poste aktiviĝis en politiko. En 1967, li kreis la Popolan Fronton por Liberigo de Palestino, komunisman organizaĵon kies celo estis batali kontraŭ Israelo en iun ajn maniero ebla. Habash gvidis la organizaĵon ĝis la okdekaj jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]