Georges Danton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Danton en 1792.

Georges Jacques DANTON (naskiĝis la 26-an de oktobro 1759 en Arcis-sur-Aube, Departemento Aube, mortis la 5-an de aprilo 1794 en Parizo) estis franca advokato kaj revoluciulo. Li ekzekutitis ĉar li strebis ĉesigi la de li kuniniciatitan Teroron.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Danton ĝuis tre bonan edukadon kaj iĝis advokato. Ĉe la eksplodo de la Franca Revolucio en 1789 li ĵetis sin kun granda vervo en la politikon kaj fondis en 1790 kune kun Camille Desmoulins kaj Jean-Paul Marat la radikalan Cordeliers-Klubon. Liaj paroladoj estis senindulgaj kaj ravigaj, liaj agadoj tamen prudentaj kaj singardaj. Li estis grandanima, ĝentila, ideologie adaptiĝema kaj malfacile ekkonebla persono. En 1791 oni eĉ suspektis lin esti akceptinta subaĉetajn monojn fare de la monarkiemuloj.

En decembro 1791 li eklaboris en la pariza urboadministrado. En aŭgusto 1792 li verŝajne gvidante partoprenis la Bastilo-konkeron kaj la forigon de la monarkio. Kiel ministro pri justico Danton estis tre atakita fare de la ĝirondistoj en la Nacia Konvencio; ili taksis lin danĝera radikalulo. La provoj de Danton trankviligi la kontraŭulojn estis rifuzitaj. Finfine li unuiĝis kun la radikalaj montaruloj por forpeli la ĝirondistojn (junio 1793). Ekde aprilo 1793 Danton prezidis la Komitaton por publika savado, la ekzekutiva organo de la respubliko, sed devis demisii favore al Robespiero pro siaj kontaktoj kun fremdlandanoj kaj onidira sinriĉigo.

En 1794 la gvidanta politikistaro splitiĝis pro novaj interfrakciaj kvereloj kaj reciprokaj akuzoj pri korupcio kaj perfido. Danton intencis peradi inter la malamikoj. Lia simpatio sendube estis kun ili kiuj volis malpliakrigi la Teroron kaj la subpremadon en la interno de la ŝtato - kun la t.n. indulĝemuloj.

Hezite Robespiero venis al la konkludo ke la registaro povus nur labori per la forigo kaj de la ekstremaj radikaluloj kaj de la indulĝemuloj. Laŭ instigo de Robespiero oni arestis Danton, akuzis lin antaŭ la Revolucio tribunalo kaj ekzekutis lin per la gilotino en la 5.4.1794. Liaj lastaj vortoj adresitaj al la ekzekutisto estis: "Tu montreras ma tête au peuple, elle en vaut bien la peine. - Montru mian kapon al la popolo. La kapo meritis tion.")

Graveco[redakti | redakti fonton]

La juĝo de historiistoj pri Danton estas malkonsenta. Por unuj li estas la realisto kiu neniam lasis sin vojerarigi per ideologia troigo. Aliaj taksas lin - cetere same kiel Robespieron - oportunisto kiu daŭre minacis la Revolucion.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frédéric Bluche: Danton. Librairie Académique Perrin, Paris 1984. (deutsch: Klett-Cotta, Stuttgart 1988)
  • Norman Hampson: Danton. Oxford 1988, ISBN 0-631-16116-3.
  • Mona Ozouf: Danton. En: Mona Ozouf / François Furet (eld.): A Critical Dictionary of the French Revolution. Harvard University Press, Cambridge, MA 1989, S. 213–223, ISBN 0-674-17728-2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]