Georges de La Tour
Georges de LA TOUR [Ĵorĵ de la Tur] naskiĝis je la 19-a de marto 1593 en Vic-sur-Seille [Vik-sur-Sej] kiu troviĝas nuntempe en Francio, en la regiono Loreno, en la departemento Mozelo [en la franca : Moselle]. Li mortis je la 30-a de januaro 1652 en Lunéville (nun en la departemento Meurthe-et-Moselle).
Li estas lorena pentristo el la baroka epoko sub la influo de norda, itala kaj franca kulturoj. Samtempulo de Jacques Callot kaj de la fratoj Le Nain, La Tour estas akrevida observanto de la ĉiutaga realaĵo. Lia forta emo al naturalismo kaj lia atenta zorgemeco koncerne la kunagadon de ombro kaj lumo faras el li unu el la plej originalaj daŭrigantoj de la pentrarto ekiĝanta kun Caravaggio.
Lia vivo
Georges de La Tour estis la filo de panistestro : li estis la dua de sep infanoj. Pri liaj juneco kaj lerntempo postrestas nenio konata : oni ekzemple ne scias, kiel li interesiĝis pri pentrado. En la jaro 1618, li edziĝis kun Diane LE NERF, la filino de financadministranto de la duko de Loreno.
Lia verkaro
Karakterizaĵo
Ĝin karakterizas grandega majstreco koncerne la lumfontojn, kiu ofte ebligas tuj rekoni kiel farita de Georges de La Tour (aŭ de samskolulo) pentraĵon de li ĵus ekvidita, eĉ al nespertuloj kiuj jam vidis kelkajn antaŭe. La verkoj de La Tour tre ofte enscenigas klarobskurajn interiorojn ĉe kandela lumo.
Listo de pentraĵoj videblaj en diversaj muzeoj
- en Loreno :
- en Nancio, en la Muzeo Historia de Loreno, en la Galerio je la Cervoj :
- Sankta Hieronimo leganta
- La Servistino serĉante la pulon
- La Malkovro de la korpo de Sankta Aleksio
- en Nancio, en la Muzeo Historia de Loreno, en la Galerio je la Cervoj :
- en Epinal
- Ijob primokata de sia edzino, cirkaŭ 1650, eble la lasta verko
- en Epinal
- en la cetera Francio :
- en Albi, en la Muzeo Toulouse-Lautrec :
- Sankta Jakobo la Juna (ĉirkaŭ 1620)
- Sankta Judaso Tadeo (ĉirkaŭ 1620)
- en Albi, en la Muzeo Toulouse-Lautrec :
- en Grenoble, en la Muzeo pri Belaj Artoj :
- Sankta Hieronimo kun aŭreolo
- en Grenoble, en la Muzeo pri Belaj Artoj :
- en Nanto, en la Muzeo pri Belaj Artoj,
- La Anunciacio al Sankta Jozefo (ĉirkaŭ 1650)
- La vjelo-ludanto (vidu malsupre en la galerio)
- La Forneado de Petro
- en Nanto, en la Muzeo pri Belaj Artoj,
- en Parizo, en la Louvre-Muzeo :
- Sankta Tomaso (ĉirkaŭ 1630)
- Sankta Sebastiano flegata de Sankta Ireno (ĉirkaŭ 1650)
- La Trompisto kun la karoa aso (ĉirkaŭ 1630)
- La Adoro de la paŝtistoj (ĉirkaŭ 1640-1645, vidu sube en la galerio)
- Sankta Jozefo ĉarpentisto (vidu, supre, la unuan bildon)
- Magdalena kun la oleo-lampo
- Magdalena pentofaranta (ĉirkaŭ 1640-1645, vidu sube en la galerio)
- en Parizo, en la Louvre-Muzeo :
- en Rennes, en la Muzeo pri Belaj Artoj :
- La Nov-naskito (ĉirkaŭ 1640-1645, vidu sube en la galerio)
- en Rennes, en la Muzeo pri Belaj Artoj :
- en la cetera Eŭropo :
- en Middlesbrough (Britio):
- La Kubĵetantoj (ĉirkaŭ 1650)
- en Stokholmo (Svedio), en la Nacia Muzeo :
- La pentofaranta Hieronimo kun kardinala ĉapelo
- en Middlesbrough (Britio):
- en la cetera mondo :
- en Malibu (Kalifornio/Usono), en la Paul-Getty-Muzeo
- Batkvereloj inter muzikludantoj
- en Nov-Jorko, en la Metropolitana Muzeo :
- La Divenistino (ĉirkaŭ 1635)
- Magdalena pentofaranta (ĉirkaŭ 1640-1645)
- en Vaŝingtono, en la Nacia Galerio de Artoj :
- Magdalena pentofaranta (ĉirkaŭ 1640)
- en Malibu (Kalifornio/Usono), en la Paul-Getty-Muzeo
Galerio
-
Adoro de la paŝtistoj
-
Pentofaranta Maria-Magdalena (Wrightsman-Magdalena)
-
La Nov-naskito
-
Job raillé par sa femme (Ijob primokata de sia edzino) , Epinal, Musée départemental d'Art ancien et contemporain
-
La vjel-ludanto
-
Pentofaranta Magdalena (Magdalena Fabius?)
Eksteraj ligiloj
en la franca
- Trésors de l'art du monde : http://www.bergerfoundation.ch/LaTour
- 5 juillet 1972/Georges de La Tour, Le Tricheur à l'as de carreau : http://terresdefemmes.blogs.com/mon_weblog/2006/07/5_juillet_1972g.html
- Louvre-Muzeo en Parizo : http://www.insecula.com/salle/MS00046.html
en la germana
- Literatur von und über Georges de La Tour im Katalog der Deutschen Nationalbibliothek : http://dispatch.opac.d-nb.de/DB=4.1/REL?PPN=118570021