Gepatrozorgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gepatrado)
Virino de Nepalo portanta bebon sur sia dorso.

Gepatrozorgogepatrado estas la procezo helpi kaj elteni la fizikan, emocian, socian, kaj intelektan disvolviĝon de infano el bebeco al plenkreskeco. La stilo de gepatra zorgo povas havi efikon al la socia kompetento de la infano. Gepatrozorgo aludas al la aspektoj idozorgadi el vidpunkto de biologa rilataro.[1]

Gepatrado estas kutime farata de biologiaj gepatroj de la koncerna infano,[2] kvankam ankaŭ registaroj kaj socio ludas gravan rolon. En multaj kazoj, orfaj aŭ abandonataj infanoj povas ricevi gepatran zorgon el nebiologiaj parencoj. Aliaj povas esti adoptataj, zorgataj en akcepta hejmo aŭ metita en orfejo.

Kiel gepatriĝi[redakti | redakti fonton]

  • Sekso inter la gepatroj de la infano, kiu rezultigas fekundigo.
  • Adopto - proceduro kiu donas al persono la juran statuson de gepatro super infano naskita de aliaj gepatroj, ĉu pro rezigno de la gepatroj rajtoj de biologia gepatro aŭ lia morto.
  • Artefarita fekundigo - la fekundigo de la ovo ne per amoro. Foje la spermo aŭ ovo devenas de donaco.
  • Surogateco - virino kiu portas feto en ŝia utero por geedzoj kiuj estos liaj gepatroj. Tio okazas kutime en kazoj kie la patrino estas nekapabla koncipi kaj kutime tra skriba interkonsento. Funkcia gepatrado - gepatrado kreita pro daŭra prizorgo de la infano.
  • Psikologia gepatrado - gepatrado kreita pro profunda mensa rilato inter la infano kaj la gepatro.
  • Kundivida gepatrado - interkonsento inter individuoj por havi infanon kune, eĉ se ili ne estas en romantika rilato.

Kial gepatriĝi[redakti | redakti fonton]

  • Biologiaj instigoj, kiel virina emo esti graveda, aŭ viro, por disvastigi sian spermon kaj daŭrigi la ekziston de la homa raso.
  • Deziro por sento de unuiĝo kaj "ankro" por amata geedzo aŭ por doni stabilecon.
  • Deziro konformiĝi al sociaj normoj kaj premo de la familio.
  • Deziro lasi historian spuron kaj konstrui daŭrigon al la vivrakonto.
  • Deziro certigi certan nivelon de konfido al estonta subteno en maljuneco aŭ certigi la ekziston de heredantoj.
  • Deziro doni kaj ricevi amon.
  • Religia kredo, kiu instigas la naskiĝon de infanoj.
  • Deziro vivigi plian enhavon kaj serĉi signifon.
  • Deziro "re-sperti infanaĝon" kaj korekti erarojn faritajn de gepatroj.
  • Deziro ripari rilaton en krizo enkondukante novan faktoron.

Kadroj al gepatriĝo[redakti | redakti fonton]

  • Gepatrado kutime kreiĝas kaj tradicie okazas kadre de la geedza rilato.
  • Unu-gepatra familio, pro eksedziĝo, vidviĝo aŭ decido de gepatro unue kreskigi infanon sola, ekzemple en la kazo de adopto fare de unuopa gepatro aŭ en la kazo de gravedeco sen geedzo.
  • Alia gepatrado, en kiu virino kaj viro, kiuj ne estas geedzoj, kunvenas por venigi infanon en la mondon kaj kreskigi lin aŭ ŝin kune.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Davies, Martin. (2000) The Blackwell encyclopedia of social work. Wiley-Blackwell, p. 245. ISBN 978-0-631-21451-9.
  2. . Majority of Children Live With Two Biological Parents (2008-02-20). Arkivita el la originalo je 2008-04-20. Alirita 2009-03-26.