Gerzson Nemes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gerzson Nemes [gerĵon nemeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemes Gerzson estis hungara hidrologo.

Gerzson Nemes [1] naskiĝis la 17-an de oktobro 1902 en Jászkisér. Li mortis la 24-an de januaro 1988 en Szolnok.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gerzson Nemes akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1928. Post siaj studoj li laboris en ŝtataj laborejoj, kies tasko estis protektado de grundoj kontraŭ inundoj. Li projektis digojn, sed li havis solvojn pri la irigacio. Liaj ĉefaj laborterenoj estis Tiso, suda Balatono, marĉo ĉe Nagyecsed, Fertő. Aparte menciindas kanaloj ĉe Kisköre kaj defenda arbaro kontraŭ inundoj ĉe Szolnok. Li ricevis premion en 1978.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az ősi ártéri gazdálkodás és a vízi munkálatok kezdetei 895-1846 (1975)
  • A rendszeres szabályozások kora 1846-1944 (1975)
  • A vízgazdálkodás eredményei 1945-1975 (1976)
  • A Zagyva- és a Tarna-völgy jászkerületi vízügyeinek krónikája 1279-1876 (1981)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabuloj en Jászkisér kaj Szolnok [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.