Gheorghe Arsenescu
Gheorghe Arsenescu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1907 en Câmpulung |
Morto | 29-an de majo 1962 (54-jaraĝa) en Jilava |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | oficiro |
Gheorghe Arsenescu [gjorge arsenesku] (naskiĝis la 31-an de majo 1907 en Câmpulung (distrikto Argeş), mortis la 29-an de majo 1962 en la malliberejo Jilava en Bukareŝto) – rumana militisto (subkolonelo), en la postmilita periodo komandanto de la kontraŭkomunista partizana taĉmento Haiducii Muscelului.
Li finis la liceon "Dinicu Golescu" en Câmpulung, kaj en 1924 militistan lernejon. Soldatservis en la 20-a Montara Divizio, atingante funkcion de ĉefo de la operaca fakultato en divizia stabo. Partoprenis batalojn kontraŭ la Ruĝa Armeo en la orienta fronto. En 1942 vundita en Krimeo. Distingita per la Ordeno "Steaua României" kaj germana medalo. Post saniĝo iĝis prezidanto de armea distrikta komisiono en la distrikto Muscel en Rumanio. Marte 1947 forigita de la armeo en la rango de subkolonelo. Vintre 1948 formis en la regiono Câmpulung-Dragoslavele en la suda parto de la Făgăraș-montaro kelkdekpersonan kontraŭkomunistan partizanan taĉmenton. Aŭguste de tiu ĉi jaro disigis ĝin irante al Bukareŝto. Tie januare 1949 renkontiĝis kun leŭtenanto Toma Arnăuţoiu, kun kiu marte de la sama jaro alvenis al la vilaĝo Nucşoara, organizante 16-personan partizanan taĉmenton sub la nomo Haiducii Muscelului. La 1-an de februaro 1961 estis kaptita de funkciuloj de Securitate. Post brutala enketado, kondamnita al mortpuno, plenumita la 29-an de februaro 1962 en la malliberejo Jilava en Bukareŝto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2017-11-19 per la retarkivo Wayback Machine Mallonga biografio angle