Gia Long

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Gia Long (Nguyễn Phúc Ánh, pli bone konata kiel Nguyễn Ánh, naskiĝis en 1762, mortis en 1820) - imperiestro de Vjetnamio.

En 1777, kiel la plej aĝa savita el la gento, iĝis titola reganto de la suda Vjetnamio interne militanta. En 1802 post venko de ĉiuj kontraŭuloj kaj unuigo de la tuta lando proklamis sin unusola reganto de Vjetnamio akceptante la nomon Gia Long.

Kiel imperiestro gvidis politikon de modera izolismo, direktante sin prefere al Ĉinio kaj Azio, ol al eŭropaj mondpotencoj.

Fondita de li dinastio Nguyễn regis ĝis 1955.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Woodside, Alexander (1988). Vietnam and the Chinese model: a comparative study of Vietnamese and Chinese government in the first half of the nineteenth century. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 0-674-93721-X.