Giles Leigh Browne
Aspekto
| Giles Leigh Browne | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 26-an de julio 1883 |
| Morto | 21-an de februaro 1919 (35-jaraĝa) |
| Mortokialo | bronkito |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1903–) |
| Esperanto | |
| Esperantisto numero | 12779 |
Giles Leigh BROWNE (braŭn), anglo. Naskiĝis en Londono, la 26-an de julio 1883, mortis la 21-an de februaro 1919 pro hispana gripo. Esperantistiĝis en 1903. La unuan tagon de lernado faris publikan paroladon en Esperanto. La unua Esperanto-instruisto sub la "London County Council". Klera lingvisto kaj poeto: trad. Esperanten el multaj lingvoj. Dum la milito unu el la registaraj cenzuristoj por Esperanto. Sciis 24 lingvojn; sur lia leterpapero ili aperis en trikolumna listo, kaj sube: "Skribu prefere en Esperanto". Li paroladis en Esperanto al siaj edzino kaj gefiloj[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperanto n225 majo 1919

