Saltu al enhavo

Giorgio Perlasca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giorgio Perlasca
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1910 (1910-01-31)
en Komo
Morto 15-an de aŭgusto 1992 (1992-08-15) (82-jaraĝa)
en Padovo
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio (1946–1992)
Reĝlando Italio (1910–1946) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ŝtata funkciulo
filantropo
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Giorgio PERLASCA (naskiĝis la 31-an de januaro 1910 en Komo, mortis la 15-an de aŭgusto 1992) – italo, kiu ŝajnigante hispanan ĝeneralan konsulon en Hungario vintre 1944 savis 5016 judojn minacitajn de holokaŭsto. Justulo inter la popoloj.

Periodo ĝis la dua mondmilito

Perlasca adoleskiĝis en Maserà di Padova apud Padovo. En la jaroj 20-aj de la 20-a jarcento iĝis adepto de itala faŝismo, batalis en Orientafriko dum la Dua ital-etiopa milito kaj en Hispana Enlanda Milito en la unuo Corpo Truppe Volontarie, kie dankeme ricevis de la generalo Francisco Franco dokumenton garantiantan protekton en hispanaj ambasadejoj. Kun paso de la tempo disreviĝis pri faŝismo, precipe pro ligoj kun Nacisocialisma Germana Laborista Partio kaj kontraŭjudaj leĝoj, enkondukitaj en 1938.

  • Perlasca, un Eroe Italiano 2002
  • El ángel de Budapest 2011
  • Ray B. Browne (eldonisto) kunlabore kun Glenn J. Browne kaj Kevin O. Browne, Contemporary heroes and heroines, Book VI, Detroit: Gale Research, 2000.
  • Enrico Deaglio, La banalità del bene, Feltrinelli, Milano 1991.
  • Mordecai Paldiel, Saving the Jews: Amazing Stories of Men and Women Who Defied the „Final Solution”, Rockville, Md.: Schreiber, 2000.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]