Giovanni da Verrazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Giovanni Verrazano naskiĝis en 1485 en Florenco kaj mortis en 1528 en Kariba Maro.

Giovanni Verrazano

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Fama maresploristo[redakti | redakti fonton]

Kun la konsento de la reĝo Francisko la 1-a, Jean Ango komandantis la ekspedicion de Giovanni Verrazano por trovi oron kaj spicojn.[1]

Unua ekspedicio 1524[redakti | redakti fonton]

Golfo de Pamlico Sound
Unua ekspedicio 1524

La italaj financistoj de Rouen insistis por ke Verrazano estos elektita kiel marpiloto, kaj la plej maljuna frato de Giovanni, kiu estis bankisto en Romo, apogis la demandon.

En Junio 1523, Verrazano ekvelis de Florenco per 4 velŝipoj. Sed pro tempestoj kiuj dronis du el ili, li devis halti en Bretonujo por ripari.

Li deziris atingi la vojon al Katajo laŭ la okcidenta vojo, eĉ se li renkontas la minacantajn portugalojn. Al Madejro li albordiĝis por finpretiĝi. Li dungis 50 maristojn kaj provizis sin per nutraĵoj por 8 monatoj kaj armiloj.

La 17-an de Januaro 1524 li ekvelis. Post malfacila transiro, li atingis Floridon en la nuna Norda Karolino. Li laŭiris laŭ la marbordo nordorienten kaj subite, li kredis ke li atingas la pasejon. Fakte estis la golfo de Pamlico Sound fermita per sabla istmo.

Daŭrigante la vojaĝon norden, li eniris la golfejon de Novjorko. Pli norden irante, li atingis la insulojn de Maine kaj Novlandon. Apud Cap Breton, en Novlando li daŭre velŝipiris ĝis la norda latitudo 54. Sed pro manko de nutraĵo, li devis reveni al Dieppe en Francujo.

La mapojn kiujn priskribis lia frato Girolamo Verrazano pruvas, ke li vere esploris la marbordojn de Florido al Cap Breton. Li certiĝis, ke li malkovris novan kontinenton, alkroĉita nek al Afriko, nek al Azio.

Dua ekspedicio 1528[redakti | redakti fonton]

Kiam li revenis al Francujo, Francisko la 1-a militis kontraŭ Karlo la 5-a. Verrazano petis do de Jean Angot kaj Philippe Chabot, ke li financos duan ekspedicion.

En 1528 ekvelis tri velŝipoj. Neniam Verrazano revenis.

Laŭ la diro de lia frato al la poeto Paul Jove, li kaj pluraj maristoj estis murditaj de la enlandanoj de insulo en la Kariba Maro, murditaj kaj manĝitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yves Jacob jacques Cartier Ed. l'ancre de marine 2000