Giuseppe De Santis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe De Santis
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1917 (1917-02-11)
en Fondi
Morto 16-an de majo 1997 (1997-05-16) (80-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Experimental Centre of Cinematography
Familio
Infano Luisa De Santis
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
Verkoj Riso amaro
vdr

Giuseppe De Santis (11a de Februaro 1917 – 16a de Majo 1997) estis itala kinreĝisoro. Li estis unu el la plej idealistaj reĝisoroj de la itala novrealismo de la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, kaj verkis kaj reĝisoris filmojn elstarigitajn pro iliaj ardaj postuloj de sociala reformo.

Li estis frato de itala kinreĝisoro Pasqualino De Santis. Lia edzino estis Gordana Miletic (origina literumado: Miletić), jugoslava aktorino kai iama baletdancistino.

Li estis membro de la Itala Komunista Partio (PCI) kaj luktis kun la kontraŭnazia rezistado en Romo dum la Dua Mondmilito.

Li estis studento de filozofio kaj literaturo, poste studis kinematografion kaj eklaboris kiel prikina ĵurnalisto. De Santis ricevis fortan influon de Cesare Zavattini, kiu jam faris filmojn kiuj montris la simplajn kaj tragediajn realecojn de la proletara vivo uzante lokan filmadon kaj neprofesiajn aktorojn. Lia tria filmo Riso amaro (Amara rizo, 1950), historio de juna laboristino en rizkampoj kiuj devas elekti inter du socie apartaj kandidatoj, steluligis Silvana Mangano kiu iĝis mejloŝtono de la nova kinstilo. Ĝi ankaŭ havigis al De Santis nomumon por Oskar-premio al la Plej Bona Originala Historio.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Caccia tragica (1947)
  • Riso amaro (1949)
  • Non c'è pace tra gli ulivi (1950)
  • Roma ore 11 (1952)
  • Un marito per Anna Zaccheo (1953)
  • Giorni d'amore (1954)
  • Uomini e lupi (1957)
  • La strada lunga un anno (1958)
  • La garçonnière (1960)
  • Italiani brava gente (1965)
  • Un apprezzato professionista di sicuro avvenire (1972)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Giuseppe De Santis en la angla Vikipedio.