Giuseppe Merisi
Giuseppe Merisi | |
---|---|
![]() MS-ro Merisi, la 18-an de januaro 2009, katedralo de Lodi, dum la meso por la 1600 jaroj depost la morto de S-ta Bassiano. | |
Persona informo | |
Nomo | Giuseppe Merisi |
Dato de naskiĝo | 25-a de septembro 1938 |
Naskiĝloko | Treviglio |
Aĝo | 86 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | episkopo |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Giuseppe Merisi ([ĝuzeppe merizi] ; naskiĝis la 25-an de septembro 1938 en Treviglio) estas itala episkopo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Giuseppe Merisi naskiĝis en Treviglio, provinco de Bergamo, en la sama regiono kiel la pentristo Michelangelo Merisi da Caravaggio. Pro tio oni diras, ke MS-ro Merisi povus esti el la sama familio. Li fariĝis pastro la 27-an de februaro 1971.
Nomumita vic-episkopo de Milano en 1995, li estis konsekrita de kardinalo Carlo Maria Martini kaj restis en Milano dum 10 jaroj (1995-2005).
Nomumita episkopo de Lodi la 14-an de novembro 2005, post la emeritiĝo de MS-ro Giacomo Capuzzi pro aĝ-limo, li estis akceptita en sian novan katedralon la 17-an de decembro 2005.
La 18-an de januaro 2009 li celebris meson por la 1600 jaroj depost la morto de S-ta Bassiano, patrono de la urbo kaj de la diocezo de Lodi, kun kardinalo Angelo Bagnasco.
La 26-a de aŭgusto 2014 li rezignis kaj li sukcesis mro Maurizio Malvestiti.[1]
Moto kaj blazono
[redakti | redakti fonton]Vos autem amicos dixi (mi nomis vin amikoj) (Sankta Johano 15-15)