Glacilaktuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
glacilaktuko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Asteraoj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Laktuko Lactuca
Lactuca sativa
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
komerca formo de la glacilaktuko, eksteraj folioj forigitaj
glacilaktuko sur kampo
salato kun glacilaktuko kaj tomato

Glacilaktuko estas nomataj pluraj kulturvarioj de la kultiva laktuko (Lactuca sativa) kun firme fermita kapo (kapa laktuko). Ĝi apartenas kune kun la batavia laktuko, unu el la plej malnovaj formoj kun supre malfermitaj kapoj, al la grupo de krispaj laktukoj.[1] La tigo estas tre malalta, la folioj interlobiĝas kaj formas densan, globan „kapon“. Oni manĝas la internajn foliojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ĝeneralaj ecoj de la glacilajtuko similas al tiuj de la kultiva laktuko: Ĝi estas unu- ĝis dujara planto kun longa palisradiko, kiu unue formas baza folirozeto, poste aperas disbranĉita infloresko kun multnombraj flavaj floroj.

Ĉe la kultivara grupo glacilaktuko la tigo estas forte mallongigita, ke la tigoĉirkaŭantaj folioj interplektiĝas formante densan kapon. La formo estas regulforma kaj globa, la eksteraj folioj estas kubiĝitaj eksteren. La internaj folioj estas envolvitaj de la eksteraj folioj kaj ne povas disvolviĝi. Ili restas helverdaj, firmaj kaj krakantaj. Kreskante la kapo povas greviĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pli maljuna formo kun ankoraŭ malfermitaj kapoj, la batavia-laktuko, originas en Francio, la unuaj fermitaj glacilaktukaj kapoj venas el Usono. Komence de la 20a jarcento la produktado de laktukoj kreskis precipe en Usono. La kultivado okazis grandkvante en la okcidento de la lando. De tie oni transportis la produktojn ĉien tra la lando. Por la transporto tre taŭgas batavia laktuko. Post 1923 oni bredis la unuan fermitan glacilaktukan kulturvarion, la kultivaro Great Lakes.[2] Ĉi tie ankaŭ ekestis la nomon de la kultivara grupo „glacimonta salato“ (angla Iceberg-Salad): Ĉar tiam ankoraŭ ne ekzistis fridujaj vagonoj la laktuko estis metitaj sur grandaj glaciblokoj (la glacimontoj) dum la transportado al la orienta marbordo.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La glacilaktuko estas plej ofte manĝata krude kiel salato. Ĝi ankaŭ povas esti kuirita.

Ĉe temperaturo de 0°C kaj relativa aerhumideco de 95 ĝis 98 % la stokotempo estas inter du kaj tri semajnoj.[3]

100 g glacilaktuko havas energienhavon de 60,7 kJ (14,5 kCal) :[4]

Substancoj Multeco
Akvo 95 %
Proteioj 1,05 g
Karbonhidratoj 2,4 g
grasoj 0,16 g
fibroj 0,51 g
Natrio 7 mg
Magnezio 11 mg
Fosforo 26 mg
Kalio 166 mg
Kalcio 22 mg
Fero 1,5 mg
Vitamin A 470 iE
Vitamino C 7 mg
Vitamino B1 0.06 mg
Vitamino B2 0,07 mg
Niacino 0,3 mg

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vincent E. Rubatzky, Mas Yamaguchi: World Vegetables: principles, production and nutritive values. Aspen Publishers. Gaithersburg. 1999. dua eldono. paĝoj 334–347. 0-8342-1687-6
  • Edward J. Ryder:2002.The New Salad Crop Revolution.J. Janick, A. Whipkey. Trends in new crops and new uses. ASHS Press. paĝoj 408–412. Online=http://www.hort.purdue.edu/newcrop/ncnu02/v5-408.html

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. P. Hanelt & IPK (Hrsg.): Mansfeld's Encyclopedia of Agricultural and Horticultural Crops (online)
  2. E. J. Ryder (2002): The New Salad Crop Revolution. In: J. Janick, A. Whipkey (Hrsg.): Trends in new crops and new uses. ASHS Press. S. 408–412.
  3. Vincent E. Rubatzky, Mas Yamaguchi, World Vegetables: principles, production and nutritive values, Aspen Publishers, Gaithersburg, 1999, paĝo 821.
  4. Vincent E. Rubatzky, Mas Yamaguchi: World Vegetables: principles, production and nutritive values.Aspen Publishers. Gaithersburg.1999. dua eldono. paĝo 806