Senvoĉa glotala frikativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Glota frotsono senvoĉa)
Senvoĉa glotala frikativo
h
Priskribo de la signo de la IFA Latina minusklo h
IPA-numero 146
Kodoj
HTML, dekume h
Unikodo, deksesume U+0068 
X-SAMPA h
Kirshenbaum h
Brajlo de IFA
Sono
Sona ekzemplo

[ha ʔaha]

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
vdr

La glota frotsono senvoĉa estas senvoĉa konsonanto uzata en multaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [h]; en SAMPA, h.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

  • Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).
  • Ĝi estas frota, produktata per froto de la aerfluo en mallarĝigita gloto.
  • Ĝi estas glota, la bruo estiĝas dum la paso tra la gloto.
  • Ĝi estas senvoĉa, la voĉkordoj ne vibras (la responda voĉa parolsono estas la glota frotsono voĉa [ɦ]).
  • Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
  • Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).

Uzado[redakti | redakti fonton]

  • En Esperanto ĝi estas signata per la litero h. Ekz-e homo, haro, hejmo. Ĝi estas distingenda disde la fonemo /ĥ/ (horo≠ĥoro).
  • Ĝin havas ĉiuj lingvoj ĝermanaj (kvankam nur en silabokomencaj pozicioj).
  • En la lingvoj araba, hebrea, persa ekzistas kaj /h/ kaj /ĥ/; la pozicioj de /h/ estas pli diversaj ol en la lingvoj ĝermanaj (interalie, Jahve).
  • En iuj lingvoj (ekz-e en la suoma lingvo) [h] kaj [x] estas alofonoj de unu sama fonemo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]