Golfo de Tajlando
| Golfo de Tajlando | ||
|---|---|---|
| golfo [+] | ||
| Akvejo | Pacifiko | |
| Alfluantoj | ||
| - alfluanto | Menamo | |
| Koordinatoj | 9° 30′ 0″ N, 102° 0′ 0″ O (mapo)9.5102Koordinatoj: 9° 30′ 0″ N, 102° 0′ 0″ O (mapo) | |
| Maksimuma profundo | 85 m | |
| Averaĝa profundo | 58 m | |
| Akvokolektejo | 320 000 km² (32 000 000 ha) [+] | |
| Areo | 320 000 km² (32 000 000 ha) [+] | |
![]() |
||
| Golfo de Tajlando | ||
La Golfo de Tajlando - ĝis la tria kvarono de la 20-a jarcento ankoraŭ en Esperanto nomita Siama golfo[1] - estas parto de la Sudĉina maro. Ĝi estas ĉirkaŭita de Malajzio, Tajlando, Kamboĝo kaj Vjetnamio. La tuta areo estas proksimume 320.000 km². Je la norda flanko, ankaŭ nomata Golfeto de Bangkoko elfluas la rivero Menamo (ankaŭ: Chao Phraya).
La averaĝa profundo estas 45 metroj kaj la plej profunda punkto 80 metroj. La Golfo de Tajlando per tio estas relative malprofunda. Pro tio la miksado de nesala akvo kun marakvo okazas malrapide. La forta alfluo de grandaj riveroj, kiel la Menamo, igas ke la akvo en la golfo ne estas tre sala kaj enhavas multe da sedimento. La fundo enhavas nafton kaj tergason.
Pro la tropika varmo de la akvo en la golfo troviĝas multaj koralrifoj. Tio kondukis al la establo de subakvaj sportejoj, inter aliaj en Pataja kaj sur la insulo Ko Samui.
Dum la lasta glaciepoko la golfo ne ekzistis, sed formis la valon de Menamo.
Geografia pozicio: (9° 26′ 25″ N; 101° 58′ 20″ E Mapo)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nomo Siama golfo dokumentiĝas ekzemple en la grandaj dupaĝaj mapoj 19 kaj 21 de la esperantlingva Poŝatlaso de la mondo de 1971.






