Gonbade Kabus
Gonbade Kabus · گنبد کاووس | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Provinco Golestano | ||
Telefonkodo | 0172 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 151 910 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 15′ N, 55° 10′ O (mapo)37.2500455.16721Koordinatoj: 37° 15′ N, 55° 10′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 52 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gonbad-e Kavus [+] | |||
Gonbade Kabus, perse گنبد کاووس estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en Golestano, en nordorienta Irano. La loknomo signifas: "la turo de Kabus", kiu estis reganto de Tabaristano en la mezepoka Irano.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 52 m
- Loĝantaro: 151,910 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 172
Geografio
[redakti | redakti fonton]Gonbade Kabus situas sur ebenaĵo 80 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Gurgano, 202 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Sario (urbo), 245 kilometrojn de la plia provinca ĉefurbo Semnano (urbo), 377 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la neolitiko tiu areo havis multajn loĝantarojn. En la historiaj tempoj vivis tie diversaj irananoj, nuntempe turkmenoj kun irananoj. Iam ĝi estis konata kiel Daŝte Gurgan kun la signifo "la Ebenaĵoj de Gurgano". Gonbade Kabus estis deklarita urbo en 1934.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Gonbade Kabus kalkulas 3 universitatojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Gonbade Kabus havas flughavenon. 3 ĉefvojoj kuras al la urbego (al Gurgano, Turkmenistano kun limpasejo kaj interno de la lando).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Brika turo de Kabus estas la plej alta brika konstruaĵo en la mondo kiu situas en la Provinco Golestan estas Monda Heredaĵo de Unesko ekde 2012[1].
- "Muro de Aleksandro": estas ega remparo konstruita en dum la Sasanidoj; la videblaj restaĵoj estas proksimume 155 km longaj kaj 6-10 m larĝaj, la plej granda post la Ĉina Muro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (fa) Urbo Gondabe Kabus Arkivigite je 2021-11-20 per la retarkivo Wayback Machine