Gorgonzolo
Gorgonzolo | |
---|---|
![]() | |
Deveno | Italio |
Graso | 26 % |
Formo | cilindra |
Pezo | 12,000 g |
Tipo | bluŝimofromaĝo |
Origino | bovina lakto |
Produkta certifikado | Protektita nomigo de origino |
Gorgonzolo (itale Gorgonzola) estas bluŝima fromaĝo el plengrasa bovina lakto el la nordo de Italio kiu jam dum jarcentoj estas farata[1]. La nomo originas de la eponima urbo Gorgonzola.
Produktado okazas en la provincoj Bergamo, Brescia, Biella, Como, Cremona, Cuneo, Lecco, Lodi, Milano, Novara, Pavia, Varese, Verbano Cusio Ossola, Vercelli kaj la regiono ĉirkaŭ Casale Monferrato.
Gorgonzolo taŭgas kiel deserto, sed ankaŭ estas uzata kiel ingredienco de spagetoj-saŭco kaj kelkaj picoj. Komparebla fromaĝo estas la angla Blue Stiltony[2].
Imitado de la fromaĝo en la EU estas malpermesata pro la leĝo Protektita Nomo de Origino[3].
Nutra valoro[redakti | redakti fonton]
(avaraĝe po 100 gramoj.)
- 330 Kkal/1375 KĴ
- Proteino: 19 g.
- Graso: 26 g.
- Fosforo: 360 mg.
- Kalcio: 420 mg.
- Vitaminoj: A, B1, B2, B6, B12, PP.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ The birthplace of Gorgonzola. Maybe. | csmonitor.com angle
- ↑ "Gorgonzola on pizza". Arkivigite je 2020-12-05 per la retarkivo Wayback Machine nederlande
- ↑ Gorgonzola. Arkivita el la originalo je 2004-11-15. Alirita 2013-03-01. itale
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Konsorcio por la Protekto de Gorgonzola Fromaĝo (angle/itale/france/germane/hispane) Arkivigite je 2008-07-25 per la retarkivo Wayback Machine